Antwerpen

Belga urbo, situanta en la provinco Antwerpen.
• Plennomo: Antwerpen.
• Prononco: [ʼant,wɛrpǝn].
• Traduko: Anvers en franclingvo.


Antwerpen estas la ĉefurbo de la distrikto Antwerpen kaj de la provinco Antwerpen. En Januaro 2008, ĝi estas la unua urbo de Belgio pri la denseco de la loĝantaro kaj la tria urbo, post Couvin kaj Tournai, pri la areo. La urbo grandparte situas sur la dekstra bordo de la riverego Schelde kaj estas fama pro sia internacia haveno.



Demografio
La denseco de la loĝantaro en Belgio estas unu el la plej alta en la mondo: 346 loĝantoj/km². Tamen la urbo Antwerpen nombras ĉirkaŭ 472.071 loĝantojn (2008). Tio ankaŭ signifas 2.308 loĝantojn/km²!

Ekonomio
De longe, la ekonomio el Antwerpen enkalkulas tri precipajn sektorojn: la diamanta industrio (kun multnombraj borsoj, juvelejoj kaj laborejoj), la petrolĥemia fabriko BASF kaj la dua plej granda haveno de Eŭropo.

Esperanto
Antwerpen trifoje gastigas «La Universala Kongreso»: en 1911, 1928 kaj 1982. La Esperanto-Domo de Antverpeno estas la sidejo de la Flandra Esperanto-Ligo kun la dokumentar-centro, la grafika centro, la eldonejo, la redakcia centro de la magazino «Monato» kaj la klubo «La Verda Stelo», kiu estas multe vizitata de eksterlandaj esperantistoj.

Geografio
La urbo Antwerpen estas situanta en la regiono Vlaanderen, norde de Belgio. Plie, ĝi enhavas 74,97% da konstruitaj parceloj, 9,70% da agrikulturaj terpecoj kaj 1,15% da boskoj. Tio reprezentas areon de 204,51 km².

Ĝemelurbo
La urbo Antwerpen estas nun ĝemelita kun: Barcelona (Hispanio), Cape Town (Sud-Afriko), Haïfa (Israelo), Ludwigshafen (Germanio), Marseille (Francio), Mulhouse (Francio), Rostock (Germanio), Sankt-Peterbourg (Rusio) kaj Shanghaï (Ĉinio).

Historio
En romiaj tempoj, oni jam trovas gaŭlo-romian urbeton sur tiu loko. Ĉirkaŭ 1400, Antwerpen estas sufiĉe granda urbo, kun malpli ol 10.000 loĝantoj. En la XVa Jarcento, la urbo rapide evoluas ĝis unu el la plej multhomaj komercurboj en Eŭropo, kun 50.000 loĝantoj en 1500 kaj 100.000 loĝantoj ĉirkaŭ 1560. En la XVIa Jarcento, sub la regado de Karel V, ĝi ankaŭ fariĝas prospera havenurbo. En 1576 la kvereloj de la ribelo kontraŭ Hispanio kaŭzas grandan damaĝon al la urbo. Kaj, en la du venontaj jarcentoj, ĝi ne plu atingas la prosperon de la antaŭa periodo, bedaŭrinde. Tamen ĝi restas unu el la plej gravaj ekonomiaj kaj kulturaj centroj en Belgio.

Klimato
La klimato de la urbo Antwerpen estas milda kaj oceana.

Lingvo
La oficiala lingvo de la urbo Antwerpen estas la nederlanda. Plie la regiona lingvo estas la antverpena. Tamen, en kelkaj kvartaloj, oni ankaŭ parolas la francan... kaj aliaj dialektoj el la enmigrado.

Politiko
La nuntempa urbestro estas Patrick JANSSENS el la partio sp.a. La Komunuma Konsilistaro de Antwerpen enhavas 55 seĝojn. Fine, la Kolegio de la Urbestro kaj de la Skabenoj konsistas el 8 skabenoj, kies 4 de la partio sp.a, 2 de la partio CD&V kaj 2 de la partio open vld.

Religio
En Antwerpen la plimulto de la religioj estas ĉeestantaj. La urbo estas konata por sia toleremo pri la diverseco de aliaj religioj kaj konceptoj de la vivo. Tiamaniere, ke katolikoj, protestantoj, evangeliistoj, anglikanoj, ortodoksoj, islamanoj kaj judoj renkontas ilin sen problemo.

Transporto
La urbo Antwerpen estas situita ĉe la koro de internaciaj komunikiloj: kies, antaŭmetroo (kun 5 linioj) kaj metroo (kun 7 linioj), aŭtobuso, aviadilo (pere de la Internationale Luchthaven Antwerpen), trajno (kun 2 ĉefaj kaj 9 akcesoraj stacidomoj) kaj veturilo (kun kvar precipaj aŭtovojoj kaj unu ringvojo).

Urbanismo
Vere, la urbo Antwerpen estas riĉa pri rimarkindaj konstruaĵoj el civila (Boerentoren, Het Steen, Rockox-Huis), religia (Carolus-Borromeus-Kerk, Onze-Lieve-Vrouwe-Kathedraal) kaj turista (Aquatopia, Brabo, Rubens-Huis) uzadoj.