De Gordel

Belga evento, kiu okazas en la Région de Bruxelles-Capitale.
• Plennomo: De Gordel.
• Prononco: [ʼdǝ ʼgɔrdǝl].


Kiel La Bretelle, De Gordel estas sporta kaj politika evento en Vlaanderen. Ĝia celo estas akcenti la flandran karakteron de la pli kaj pli francigita antaŭurbo de Bruxelles. Tiel, dum la unua semajnfino de Septembro, okazas bicikladoj kaj promenadoj por la amantoj, la politikistoj kaj la sportistoj.

Organizita de la Bloso, De Gordel ekestas de 1981 en la urbo Rhode-Saint-Genèse, kiu havas specialajn regulojn rilate kun la uzo de la lingvoj. Tiam grupo da flandranoj iniciatas 100 kilometran bicikladon ĉirkaŭ la ĉefurbo. Bedaŭrinde, ĉiujare ankaŭ okazas sabotadojn kaj vundadojn survoje...

Tamen la evento finiĝas per koncertoj de flandraj kantistoj.