THOREAU Manu

Belga humoristo kaj komediisto el franclingva esprimo (? 1968 – Ibiza {ES} 2000).
• Plennomo: Manu THOREAU.
• Prononco: [ maʼny tɔʼro].


Manu THOREAU ricevas diplomon pri ekonomiaj sciencoj kaj la «Premier Prix de Conservatoire». Unue, oni rimarkas lin ĉe la Ligue d’Improvisation Belge. Poste, li prezentas du spektaklojn «Manu THOREAU est insortable» (1996/97) surscenigita de Bruno GEORIS kaj «Ce soir ou jamais» (1998/99) surscenigita de Bernard COGNIAUX.

La kariero de Manu THOREAU komencas kun la ĉiutaga brodkasto – sur la televidoj Canal+ Belgique kaj RTBF – de skeĉoj, en kiuj li rolas ĝendarmon en pli kaj pli absurdaj situacioj. Parte el lia unua spektaklo, tiu serio da skeĉoj, titolita «Faux Contact», estas parodio de la vera televidaĵo pri vojsekureco «Contact» kun la majoro Daniel De NÈVE.

Bedaŭrinde, la komediisto Manu THOREAU tragike forpasas je la 9a de Marto 2000, post falo el klifo en Ibiza...