PLANTIN-MORETUS-Museum

Belga muzeo, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: PLANTIN-MORETUS-Museum.
• Prononco: [plɑ̃ʼtɛ̃ - mɔreʼtus   myʼzejɔm].

PLANTIN-MORETUS

Unue, la PLANTIN-MORETUS-Museum estas la sola presejo-eldonejo en la mondo, kiu konserviĝas el la renesanca kaj baroka periodoj. Ĝi estas la daŭrigo de la Officina Plantiniana, fondita en 1555 de la industria presisto Christophe PLANTIN kaj transprenita de lia bofilo Jan MORETUS post lia morto. La impona konstruaĵo situas sur la Vrijdagmarkt en Antwerpen.

En 1876, Edouard MORETUS vendas la presejon kun la tuta meblaro al la urbo Antwerpen, kiu transformas ĝin en muzeo. Krom sia arkitektura valoro, la PLANTIN-MORETUS-Museum enhavas gravan kolekton da iloj, kiuj raportas pri la vivo kaj la laboro en la presejo kaj la plej naskema eldonejo de Eŭropo fine de la XVIa Jarcento. La konstruaĵo enhavas du el la plej malnovaj presiloj por gazetoj de la tuta mondo, 90 plumbajn prestiparojn, tre riĉan bibliotekon (kun 25.000 libroj, kies du biblioj de Johannes GUTENBERG kaj la sola specimeno de la «Index Librorum Prohibitorum») kaj kelkajn pentraĵojn de Petrus Paulus RUBENS.

De tiam, la PLANTIN-MORETUS-Museum estas Protektita Monumento (1997), Muzeo de Tutlanda Graveco (1999) kaj Monda Kulturheredaĵo de UNESCO (2005)...