potalo

Vorto en uzo en Wallonie.
• Etimologio: de la valona substantivo potè, kiu signifas “trueto”.
• Traduko: potale en franclingvo.


En Belgio, la potalo estas niĉo, kiu enhavas ian protektan statueton.
ekzemple: En la muroj de malnovaj domoj estas ofte potaloj dediĉitaj al Maria Dipatrino.



Verdire, ili estas el diversaj formoj, materialoj kaj tipoj, laŭ ilia loko kaj funkcio. Dum la Mezepoko, ili estas objektoj de pieco al la Dipatrino aŭ la Sanktuloj, kiuj alportas ilian protekton kontraŭ diversaj katastrofoj aŭ malsanoj. Pro iliaj estetika aŭ historia valoroj, multnombraj potaloj estas konsideritaj kiel parto de la malgranda heredaĵo kaj estas protektitaj, pere de dekretoj.