Gent

Belga urbo, situanta en la provinco Oost Vlaanderen.
• Plennomo: Gent.
• Prononco: [ʼɣɛnt].
• Traduko: Gand en franclingvo.


Gent estas foje nomita ArteveldestadDe fiere stede kaj ĝiaj loĝantoj ricevas la kromnomon stroppendragers. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Oost Vlaanderen kaj, ekde 1559, la seĝo de la episkopejo. En 2005, la urbo estas nomita “La plej agrabla urbo de Vlaanderen”.



Demografio
La denseco de la loĝantaro en Belgio estas unu el la plej alta en la mondo: 346 loĝantoj/km². Tamen la urbo Gent nombras ĉirkaŭ 237.250 loĝantojn (2008). Tio ankaŭ signifas 1.529 loĝantojn/km²!

Ekonomio
Ĝis la Mezepoko, la teksa industrio okupas gravan lokon en la ekonomio de Gent. Post la defalo de tiu sektoro dum la XXa Jarcento, pli diversa kaj pli ekvilibra ekonomio establiĝas iom post iom. La precipaj branĉoj, sur kiu tiu ekonomio ripozas, estas: la hotelaro, la industrio (aŭtomobilo, energio, kemio, nutraĵo, siderurgio), la havena kaj loĝistika aktivecoj, la komercaro, la restoraciaro, la servado kaj la teknologio (bioenergio, bioteknologio, informatiko).

Esperanto
De longe Gent gastigas grupon “La Progeso”, kiu kunvenas unufoje per semajno.

Ĝemelurbo
La urbo Gent estas nun ĝemelita kun: Kanazawa (Japanio), Melle (Germanio), Mohammédia (Maroko), Nottingham (Unuiĝinta Reĝlando), Saint-Raphaël (Francio), Tallinn (Estonio) kaj Wiesbaden (Germanio).

Geografio
La urbo Gent estas situanta en Vlaanderen norde de Belgio kaj estas dependaĵo de la provinco Oost Vlaanderen. Plie, ĝia teritorio estas dividita en 25 diversaj kvartaloj kun arkitektura kaj historia riĉecoj. Tio reprezentas areon de 156,18 km².

Historio
La historio de Gent estas tre tumulta! La urbo naskiĝas kun la Karolidoj ĉirkaŭ tri kvartaloj: Sint-Baafs-Abdij, Sint-Peters-Abdij kaj vendejo. La Vikingoj okupas kaj detruas la regionon en 851-852 kaj en 879-883. Post ilia foriro, fine de la IXa Jarcento, la kastelo Gravensteen estas konstruita. De la XIa ĝis la XIIIa Jarcento, ĝi estas la dua plej granda urbo de Eŭropo per la loĝantaro (kun 65.000 loĝantoj), post Paris (kun 100.000 loĝantoj). De tiu epoko nur restas la belfrido kaj la turoj de la Sint-Baafs-Kathedraal. Poste, dankʼal la drapa industrio devena el Brugge, Gent fariĝas la plej malnova industria zono de Eŭropo. En 1539, Carlos V kiu naskiĝis kaj fieris pri Gent, ege subpremas ribelon, postulante ke la altranguloj de la urbo defilas nudpiede kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo. De tiam ili ricevas la kromnomon “stroppendragers”. La fino de la XVIa kaj la komenco de la XVIIa Jarcentoj alportas ruiniĝon pro la sanktaj militoj, kio finas la rolon de la urbo kiel centro de internacia graveco. Malgraŭe, dum la XVIIIa kaj XIXa Jarcentoj, la teksa industrio denove prosperas. Sed post la belga revolucio, kaj pro la perdo de havenaliro al la maro dum pli ol unu jardeko, la loka ekonomio momente kolapsas.

Lingvo
La oficiala lingvo de la urbo Gent estas la nederlanda.

Politiko
Okaze de la komunumaj balotoj de 1976, la CVP estas la plej granda partio kun 33% de la voĉoj. En 2006, la CD&V – ĝia nova nomo – fine falas ĝis 16% de la voĉoj. Kaj, koncernante la ekstremdekstra partio Vlaams Belang, ĝi atingas nun 18% de la voĉoj...

Transporto
Gent havas tre evoluintan transportsistemon. La komunikiloj estas: aŭtobuso (kun 6 linioj), trajno (kun 1 ĉefa kaj 4 akcesoraj stacidomoj), tramo (kun 4 linioj) kaj veturilo (kun du precipaj aŭtovojoj kaj du ringvojoj). Kvankam, estas plej bone forlasi aŭton en la zonoj Park & Ride, en la antaŭurbo. Ĉar la urbocentro estas aŭtolibera areo kaj parkumado estas malfacila kaj multekosta. Plie, dum la semajnfinoj, noktobusoj disponigas liberan transportadon tra la nokto...

Urbanismo
La arkitektura heredaĵo de Gent estas rimarkinde konservita kaj precipe konsistas el mezepokaj konstruaĵoj, renesancaj loĝejoj, barokaj preĝejoj, rokokaj privathoteloj, ankaŭ modernaj kaj postmodernaj domegoj.