Basilique du Sacré-Coeur de Koekelberg

Belga baziliko, situanta en la Région de Bruxelles-Capitale.
• Plennomo: Basilique du Sacré-Coeur de Koekelberg.
• Prononco: [baziʼlik ʼdy saʼkre - ʼkœr ʼdǝ ʼkukǝl,bɛrɣ].
• Adreso: parvis de la basilique 1, 1080 Koekelberg.


La Basilique du Sacré-Coeur de Koekelberg estas la kvina plej granda preĝejo en la mondo. Ĝi estas la majstroverko de la belga arkitekto Albert VAN HUFFEL. El Dekora Arto, la strukturo de la konstruaĵo estas en armita betono kun ornamaĵoj en briko kaj terakoto.