MERCKX Eddy

Belga biciklisto el franclingva esprimo (Meensel-Kiezegem 1945).
• Parencaro: Axel MERCKX (filo).
• Plennomo: Edouard Louis Joseph MERCKX, Eddy MERCKX (sporte).
• Prononco: [edwʼar luʼi ʒɔʼzɛf ʼmɛrks , ʼedi ʼmɛrks].


Profesia inter 1965 kaj 1978, Eddy MERCKX estas la plej granda biciklisto tra la historio. Vere lia premiaro estas impresa. Li gajnas 625 vetkurojn dum sia kariero, kies kvinfoje la Tour de France, kvinfoje la Giro dʼItalia, unufoje la Vuelta a España, interalie. Plie, li estas la sola belga sportisto, kiu estas trifoje “Monda Sportisto de la Jaro” (en 1969, 1971 kaj 1974). Kaj, inter la aliaj profesiaj biciklistoj, li estas fame konata kiel “la kanibalo” pro lia nesatigebla venkapetito...

Eddy MERCKX estas la unua el tri infanoj naskitaj ĉe edza paro Jules MERCKX kaj Jenny PITTOMVILS. Ili ambaŭ prizorgas nutraĵvendejon en la ĉirkaŭurbo de Sint-Pieters-Woluwe. Ĉe la lernejo, li studas serioze ĝis la tria klaso, kiun li vizitas en franclingvo kaj ne en nederlandlingvo. Sed, jam de lia 12a jaraĝo, li pli kaj pli ŝatas ciklosporton. Al tiu epoko, li estas – kiel multnombraj samlandanoj – fervorulo de Stan OCKER, alia granda ĉampiono.

Precize Eddy MERCKX komencas sian amatoran karieron je la 16a de Julio 1961 en Laeken. En 1962, li gajnas la titolon de Ĉampiono de Belgio en Libramont. Kaj, en 1964, li gajnas sian unuan trofeon de Tutmona Ĉampiono en Sallanches. Unu monaton posten, li finas 12an de la ŝosea vetkuro dum la Olimpikaj Ludoj en Tokyo. Antaŭ ol eniri profesian mondon, li jam havas 84 venkojn en la amatora mondo...

Je la 29a de Aprilo 1965 Eddy MERCKX komencas sian profesian karieron en la teamo Solo-Superia de Rik VAN LOOY. En 1966, sub la koloroj de la teamo Peugeot, li gajnas la unuan el siaj sep Milano-San Remo, finas 3an en la klasika vetkuro Het Volk kaj mankas la venkon de la Giro di Lombardia. Intertempe, dum la 5a de Decembro 1967, li egziĝas kun Claudine ACOU, kiu baldaŭ donas al li du infanojn: Sabrina (1970) kaj Axel MERCKX (1972). En 1968, ĉe la itala teamo Faema, li gajnas du precipajn vetkurojn: Paris-Roubaix kaj la unua el siaj kvin Giro dʼItalia.

Inter 1969 kaj 1975, Eddy MERCKX superregas la internacian bicikladon, gajnante la plimulton de la vetkuroj en kiuj li partoprenas. En 1969, li gajnas Paris-Nice, Milano-San Remo, la Ronde van Vlaanderen, Liège-Bastogne-Liège kaj la Tour de France. Bedaŭrinde, je la 9a de Septembro 1969, okaze de vetkuro en Blois, li faras teruran falon, en kiu sia trejnisto Fernand WAMBST mortas, kaj de kiu li longtempe gardas sekvaĵojn ĉe la dorso. En 1970, li gajnas Paris-Nice, Paris-Roubaix, la Giro dʼItalia, la Profesia Ĉampionado de Belgio en Yvoir kaj la Tour de France. En 1971, sub la koloroj de sia nova teamo Molteni, li gajnas Paris-Nice, Liège-Bastogne-Liège, la Tour de France kaj la Giro di Lombardia. En 1972, li gajnas Milano-San Remo, la Flèche Wallonne, Liège-Bastogne-Liège, la Giro dʼItalia, la Tour de France, la Giro di Lombardia kaj venkas la hororekordon en Mexico sur distanco de 49,431 km. En 1973, li gajnas Het Volk, Gent-Wevelgem, lʼAmstel Gold Race, Paris-Roubaix, Liège-Bastogne-Liège, la Vuelta a España, la Giro dʼItalia, Paris-Bruxelles kaj la Giro di Lombardia. En 1974, li gajnas la Giro dʼItalia, la Tour de France, la Tutmonda Ĉampionado en Montréal kaj la Tour de Suisse. En 1975, li gajnas Milano-San Remo, lʼAmstel Gold Race, la Ronde van Vlaanderen kaj Liège-Bastogne-Liège.

Li preskaŭ sukcesas en lia 6a Tour de France kiam, komence de la etapo Valloire-Morzine-Avoriaz, li falas dum alkroĉado kun Ole RITTER kaj sin rompas la superan makzeloston, sed tamen finas duan en la doloro. Post tiu malvenko, nenio estas kiel antaŭe por Eddy MERCKX. Eĉ se 1976 bone komencas, ĉar li ankoraŭ gajnas Milano-San Remo kaj la Semana Catalana, la daŭrigo de la sezono tute fiaskas. Lia sukceso en la Tour Méditerranéen en 1977 nur prokrastas nepran defalon. Je la 17a de Majo 1978, sub la koloroj de la teamo C&A, li adiaŭas al la bicikla mondo dum la Ronde van het Waasland.

Dum sia kariero, Eddy MERCKX estas trifoje sankciita pro aferoj de dopado. Do, oni temas pri la Giro dʼItalia (1969), la Giro di Lombardia (1973) kaj la Flèche Wallonne (1977). Li ankaŭ rekonas la oftan interŝanĝon de urino kun aliaj konkuristoj, kies Roger DE VLAEMINCK...

Fine, Eddy MERCKX emeritiĝas kiel sportisto en 1978, sed fariĝas konsilisto por la RTBF. En 1996, li ricevas la titolon de barono de la reĝo Albert II, kaj elektas kiel devizon «Post Proelia Praemia». Ĝis la jaro 2004, li ankaŭ organizas la Grand Prix Eddy MERCKX, vetkuro ĉirkaŭ Bruxelles. En 2007, li vizitas la projekton de Action Damien en Kinshasa. Nuntempe, li estras sian propran firmaon, kie li vendas biciklojn sub la marko Eddy MERCKX.



Premiaro
Amstel Gold Race: 1973 kaj 1975.
Flèche Wallonne: 1967, 1970 kaj 1972.
Gent-Wevelgem: 1967, 1970 kaj 1973.
Giro di Lombardia: 1971 kaj 1972.
Giro dʼItalia: 1968, 1970, 1972, 1973 kaj 1974.
Liège-Bastogne-Liège: 1969, 1971, 1972, 1973 kaj 1975.
Milano-San Remo: 1966, 1967, 1969, 1971, 1972, 1975 kaj 1976.
Paris-Roubaix: 1968, 1970 kaj 1973.
Ronde van Vlaanderen: 1969 kaj 1975.
Tour de France: 1969, 1970, 1971, 1972 kaj 1974.
Vuelta a España: 1973.