Sentier des Terrils

Belga terilaro, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Sentier des Terrils.
• Prononco: [sɑ̃ʼtje ʼdɛ tɛʼri].


La Sentier des Terrils – antaŭe nomita Transterrilienne – trairas la Région Wallonne de Okcidente ĝis Oriente dum preskaŭ 300 km. Tiu ĉeno da proksimume 1.200 teriloj sekvas la malnovajn karbminejojn, kies la precipaj situas en la urboj Mons, La Louvière, Charleroi kaj Liège. Tra la terilaro, multnombraj muzeoj prezentas kaj konservas la historian heredaĵon, kiel ekzemple la PASS en Frameries, la Grand-Hornu en Hornu, la Bois du Cazier en Marcinelle kaj la Blegny-Mine en Trembleur.