BAEKELAND Leo

Belga kemiisto el nederlandlingva esprimo (Sint-Martens-Latem 1863 – Beacon {US}1944).
• Plennomo: Leo (Hendrik) BAEKELAND.
• Prononco: [ʼleɔ (*ʼɛndrik) ʼbak,land].


La belga kemiisto Leo BAEKELAND – kiu longtempe vivas en Usono – estas fama tra la mondo, dankʼal lia invento de la fotografia papero Velox (1893) kaj de la bakelito (1909), interalie.

Filo de modesta botisto el Gent, talenta en ekonomio, en kemio kaj en matematika fiziko, Leo BAEKELAND vizitas la duagradan lernejon Koninklijk Atheneum aan de Ottogracht en Gent. Poste li ricevas stipendion por studi kemion ĉe la Universiteit Gent, kie li fariĝas Doktoro en Sciencoj en 1884. Tie li estas nomumita vicprofesoro pri kemio en 1889.

Intertempe, li edziĝas kun Céline SWARTS, la filino de lia estro en la kemia departemento de la universitato. En 1889, Leo BAEKELAND travivas sian miellunan vojaĝon en New-York, kie li estas inspirita per la membiografio de Benjamin FRANKLIN kaj renkontas Richard ANTHONY, de la fotografia firmao E. and H. T. ANTHONY. Al tiu epoko li jam inventis procezon por reveli fotografiajn plakojn, kiu uzas akvon anstataŭ kemiaĵon, kaj interesiĝas pri transloĝiĝo al Usono. Cetere Richard ANTHONY vidas potencialon en la juna kemiisto kaj proponas al li laborpostenon. Tial li laboras en tiu firmao dum du jaroj.

En 1891, li kreas sian propran komercon kiel konsultanta kemiisto. Tamen la malaperantaj financaj rimedoj devigas lin rekonsideri siajn agojn kaj revenigi sian malnovan interesiĝon pri produktado de fotografia papero, kiu ebligus la kreadon de bonaj fotoj sub artefarita lumo. Post du jaroj da intensaj klopodoj Leo BAEKELAND perfektigas la procezon por krei la paperon, kiun li do nomas Velox. Kiel Usono suferas pro recesio kaj estas nek aĉetantoj nek investantoj por lia nova produkto, li fariĝas partneron de Leonardi JACOBI kaj establas la Nepera Chemical Company en la urbo Yonkers. En 1899, li vizitas George EASTMAN – estro de la firmao EASTMAN-KODAK –, kiu tuj oferdonas al li unu milionon da dolaroj por lia Velox procezo.

Tiu operacio financas aliajn traserĉojn, kiuj kondukas lin al la trovo de la plasta materialo en 1907. Lia unua objektivo estas eltrovi anstataŭaĵon por la ŝelako. Konsekvence Leo BAEKELAND komencas prienketi la reagojn de fenolo kaj de formaldehido. Unue li produktas solveblan fenol-formaldehidobazan ŝelakon, sub nomo Novolak, kiu neniam fariĝas merkata sukceso. De tiam, li provas evoluigi ligilon por asbesto, kiu estas miksita kun kaŭĉuko. Kontrolante la premon kaj temperaturon, kiujn oni aplikas al fenolo kaj formaldehido, li povas produkti sian malmolan kaj muldeblan plaston, bakelito, kies la oficiala nomo estas polyoxybenzylmethylenglycolanhydride.

En Februaro 1909 li oficiale anoncas sian trovon ĉe la kunsido de lʼAmerican Chemical Society en New-York. En 1922, la General Bakelite Company de Leo BAEKELAND kaj la Redmanol Chemical Products Company de L. V. REDMAN estas kununuiĝitaj en la Bakelite Corporation. Dankʼal la invento de la bakelito li ricevas la Benjamin FRANKLIN Medal en 1940.

En sia maljuneco, Leo BAEKELAND fariĝas pli kaj pli ekstravaganca kaj malsocia. Ofte li venas en konflikton kun sia filo kaj heredanto pri aferoj kaj salajroj! Finfine, li vendas la Bakelite Corporation al la Union Carbide Corporation kaj emeritiĝas en 1939. Li ankaŭ estas obsedata pri evoluo de vastega tropika ĝardeno ĉe sia vintrodomo en Coconut Grove. Li mortas pro cerba hemoragio en Beacon kaj estas entombigita en Sleepy Hollow.