Ministerio pri Defendo

Belga federacia ministerio.
• Plennomo: Ministerio pri Defendo.
• Traduko: Ministère de la Défense en franclingvo, Ministerium der Verteidigung en germanlingvo kaj Ministerie van Landsverdediging en nederlandlingvo.

Tra la epokoj ĝia nomo plurfoje ŝanĝas. De la fondo de Belgio en 1830 ĝis la 4a de Februaro 1920, ĝi nomas Ministerio pri Milito kaj estas unu el la kvin unuaj ministerioj. Post tiu dato, la oficiala nomo estas Ministerio pri Defendo.

Nun, la Ministerio pri Defendo estas la unusola federacia ministerio, kiu ne estas restrukturita sub la formo de federacia publikservo. Ĝi estas komisiita por zorgi pri la militaj infrastrukturo kaj politiko de la belga armeo. Sed ĝi ankaŭ estas respondeca pri la protektado de la teritorio de Belgio.

La Ministerio pri Defendo estas subdividita en pluraj departementoj. Ekde Januaro 2002, lʼarmeo konsistigas en kvar komponantoj: la tera komponanto, la aera komponanto, la mara komponanto kaj la medicina komponanto. Fine, la komponantoj estas estritaj de majoroj, dum la Ministro pri Defendo estas la supera estro.