Kasteel van Horst

Belga kastelo, situanta en Vlaanderen, provinco Vlaams Brabant.
• Plennomo: Kasteel van Horst.
• Prononco: [ʼkaste:l ʼvan *ʼɔrst].
• Adreso: Horst straat 28, 3220 Sint-Pieters-Rode.


La Kasteel van Horst situas en Sint-Pieters-Rode. Tiu mezepoka kastelo formas malregulan poligonon kaj estas borderita de ĉirkaŭfosaĵo. Oni diras ke la animo de ĝia legenda nobelo el la XVa Jarcento ne eltrovas pacon post la murdo de lia kapelpastro...