Flandra Esperanto-Ligo

Belga asocio, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Flandra Esperanto-Ligo.
• Traduko: Vlaamse Esperanto Bond en nederlandlingvo.


Fondita la 7an de Oktobro 1978, la Flandra Esperanto-Ligo estas asocio, kiu federacas la diversajn esperantasociojn en la nederlandlingva parto de Belgio. Ĝi eldonas la (precipe) nederlandlingvan gazeton «Horizon.taal», la tutmondan magazinon «Monato», multnombrajn elektronikajn kaj tradiciajn librojn. Ankaŭ ĝi kalkulas 600 membrojn ĝis nun.

Post fermo de la Grafika Centro Antverpeno dum 1989, la Flandra Esperanto-Ligo disponas pri propra kompostejo kaj presejo. Kun la tempo ĝi fariĝas unu el la plej gravaj eldonejoj de Esperantio. Eĉ ke ĝi ricevas de Juan RÉGULO PÉREZ, fondinto de la eldonejo Stafeto, la permeson pluporti la markon kaj eldoni prestiĝajn librojn sub tiu marko.

Plie, la 9an de februaro 1996, la Flandra Esperanto-Ligo kreas sian propran retbutikon. Ĝi estas verŝajne la plej malnova komerco sur la Interreto pri esperantaj diskoj kaj libroj. Tie oni ne nur eltrovas novaĵojn sed ankaŭ brokantaĵojn.

Fine la Flandra Esperanto-Ligo havas oficejon kun konstanta oficistaro. La plej famaj kunlaborantoj estas Paul PEERAERTS, Christina SCHWARZENSTEIN, Jean-Pierre VANDENDAELE, Lode VAN DE VELDE kaj Flory WITDOECKT. Dume la asocio ankaŭ dungas plurajn volontulojn.