Moulins de Beez

Belga farunfabriko, situanta en Wallonie, provinco Namur.
• Plennomo: Moulins de Beez.
• Prononco: [muʼlɛ̃ ʼdǝ ʼbe].
• Adreso: rue du moulin de Meuse 4, 5000 Beez.


Sur la bordoj de la Meuse staras la majestaj Moulins de Beez. Origine, tiu konstruaro servis por famkonata farunfabriko, kiu fermis siajn pordojn en 1986. Nuntempe ĝi gastigas la Archives de Wallonie, la muzeo Nauticmen kaj La Maison des Musées.