masteltorto

Belga torto el valona origino.
• Traduko: tarte à maste(i)lles en franclingvo.


La masteltorto estas la plej populara kaj tipa specialaĵo el la urbo Ath, kiun la loĝantaro gustumas dum la kermeso, je la kvara dimanĉo de aŭgusto. (Foje, oni ankaŭ nomas ĝin torto “Gouyasse”, memore de la giganto Goliath.) Do, inter la ingrediencoj estas masteloj, sed de la ĝustaj kompono kaj origino oni ankoraŭ diskutas hodiaŭ...

Ĉar la historio de la masteltorto malklariĝas tra la tempo. Kvankam la ekzistado de torto en Ath jam komencas en 1529. En 1810, oni unuafoje mencias pri la torto “Gouyasse”, sen plia precizeco. Tamen, en 1842, la torto aĉetita de la komunuma administracio estas fromaĝotorto. Neniu scias kiam la mastelo anstataŭigas tute alian preparadon. Nur, en 1928, la historiisto Maurice VAN HAUDENARDE konfirmas la uzadon de sekaj bulkoj.

Praktike, por bongusta masteltorto, preparado kun lakto, makaronoj, masteloj, migdaloj, ovoj kaj sukero estas ŝutita sur pastofundo. Verdire, la enhavo de la recepto varias laŭ ĉiu familio, kiu pretendas je aŭtentikeco. Malgraŭe, laŭ la historiisto Christian CANNUYER, estas nenia kanona formulo kaj la subtilecoj kuŝas en la proporcioj de ingrediencoj.

Ĉiu vera loĝanto de Ath asertas, ke la plej konvena momento por gustumi la masteltorton estas ĵus post la simbola jarbatalo inter David kaj Goliath. Cetere neniu manĝus ĝin ekster la periodo de la kermeso sen riski eternan damnon! Evidente, ne estas vereco, kaj la precipaj kukistoj de la urbo bakas ĝin dum la tuta jaro...

Okaze de la kermeso, la komunumaj aŭtoritatoj invitas diversajn delegitojn kaj eminentulojn por gustumi la masteltorton en salono de la urbodomo. Tiu tradicio ekzistas almenaŭ de la jaro 1603. Eĉ ke tiu gustumado estas akompanita per glaso da ruĝa vino el Bourgogne.