Bouvier des Flandres

Belga hundo el flandra origino.
• Plennomo: Bouvier des Flandres.
• Prononco: [buʼvje ʼdɛ ʼflɑ̃dr].


La Bouvier des Flandres apartenas al la granda familio de ŝafhundoj. Oni ĝenerale pensas, ke tiu raso alvenis de Hispanio dum la okupado de la Flandroj dum la XVIa Jarcento. Devena de la regiono de la Leie, ĝi vivas precipe en la provinco West Vlaanderen, sed ankaŭ iom en Oost Vlaanderen.

La Bouvier des Flandres estas nur deklarita en 1912. Sed, jam post la Unua Mondmilito, estas necesa rekomenci la bredadon, kiu estas grandparte pereigita dum la nova okupado de la Flandroj. En 1960, interkonsento inter la belgaj kaj francaj bredistoj permesas definitive difini la kriteriojn de la raso.

La Bouvier des Flandres estas hundo kun karakteriza kapo, hirtaj brovoj, barbo kaj lipharoj. Ĝia raspeca felhararo montras kolorojn inter hela kaj malhela griza, eĉ kelkfoje nigra. Fine, oni temas pri granda hundo: kun postkola alto de 62 ĝis 68 cm por pezo de 35 ĝis 45 kg (ĉe virseksaj bestoj) kaj kun postkola alto de 59 ĝis 65 cm por pezo de 27 ĝis 35 kg (ĉe inseksaj bestoj).