Armelle

Belga komentistino kaj parolistino el franclingva esprimo (Bruxelles 1972).
• Plennomo: Armelle GYSEN, Armelle (profesie).
• Prononco: [arʼmɛl ʼgɛjzǝn , arʼmɛl].


Post diplomo pri ĵurnalismo el la ULB en 1996, Armelle laboras ĉe la belga televido RTBF. Ŝi kunlaboras kun Jacques MERCIER en la elsendoj «Forts en tête», «Quelque chose en nous de...» kaj «Bonnie and Clyde», interalie. Ŝi ankaŭ mallonge laboras kun Vincent PERROT ĉe la franca televido TF1 en la elsendo «LʼÉmission des Records».

Defendantino de la grandaj kaŭzoj, Armelle partoprenas en Amnesty International kaj prezentas la solidaran operacion Cap48, kiu helpas al la handikapuloj en Belgio. Sed ŝi ankoraŭ estas ambasadorino de la virinoj kun la Nivéa Awards. En 2002, ŝi estas unu el la voĉoj en la franca versio de la animfilmo «LʼÂge de Glace».

En privata vivo, Armelle, vidvino de Jeff BODART, reedziniĝas en 2010 kun la grafo Frédéric DʼASPREMONT LYNDEN. Ili loĝas ĉe la Château de Ry en la verdanta regiono de Condroz. Kune ili havas filon Gatien...