PERMEKE Constant

Belga pentristo kaj skulptisto el nederlandlingva esprimo (Antwerpen 1886 – Oostende 1952).
• Plennomo: Constant PERMEKE.
• Prononco: [kõsʼtɑ̃ ʼpǝrme:k].


Konsiderita kiel la plej grava reprezentulo de la flandra Ekspresionismo, Constant PERMEKE elvokas la Noordzee, la pejzaĝojn de la Flandroj kaj la ordinarajn homojn. Lia verko aperigas densan kaj pezan pentromaterion. Sur lia paletro estas multe da brunaj kaj terecaj koloroj kaj malmulte da pli helaj strioj trairantaj...

Filo de la pentristo Henri PERMEKE, li travivas sian infanaĝon en Antwerpen kaj en Oostende, kie la patro transloĝiĝas en 1892. En sia junuleco Constant PERMEKE vizitas lʼAcademie voor Schone Kunsten en Brugge. En 1904, li estas libera studento ĉe lʼAcademie voor Schone Kunsten en Gent, kie li ricevas la instruon de Jean DELVIN kaj konatiĝas kun la fratoj Gustave DE SMET kaj Léon DE SMET, sed ankaŭ kun Frits VAN DEN BERGHE.

Post sia militservo, Constant PERMEKE restadas en Sint-Martens-Latem, inter la jaroj 1909 kaj 1912. Vere, tiuj tri jaroj reprezentas por li periodon de eksperimentado kun teknikoj ankoraŭ popularaj en Belgio, kiel la Impresionismo kaj la Simbolismo. Cetere, lia pentraĵo «Winter in Vlaanderen» (1912) estas la unua provo de sintezo inter la pejzaĝo kaj la viro, kio markas intencan volon de la hejmgrunda esprimo. Je la 27a de Junio 1912, li edziĝas kun Maria DELAERE, kiun li afable kromnomas “Marietje”. Aliaj temoj, kiujn li traktas en Oostende (1912-1914), montras similan direkton en la esploradoj.

Mobilizita dum la Unua Mondmilito, li estas grave vundita je la sieĝo de Antwerpen kaj evakuita en Anglio. Tial, Constant PERMEKE loĝas en Chardstock kaj en Sidford, dum sia resaniĝado. Tiam, li faras grandajn pentraĵojn kun personoj: «De buitenlander» (1916), «De slager» (1916) kaj «De cider drinker» (1917), poste konsideritaj kiel la manifestoj de la flandra Ekspresionismo. Male, la pejzaĝoj de la Devonshire estas tre malsimilaj, probable influitaj de William TURNER en iliaj ruĝa kaj ora koloroj.

Inter 1919 kaj 1929, Constant PERMEKE precipe loĝas en Oostende. Tie, la mara temo estas privilegiita ĝis 1925. Sed la rivelo de la kubismo kaj de la negra arto kondukas al profunda transformo de lia stilo. Konsekvence, li realigas malgrandajn etudojn kun karbokrajono kaj grandajn pentraĵojn, kies «De verloofden» (1923), «Het bruinbrood» (1923), «De zeebroers» (1923) kaj «De man met de mand» (1925). Al tiu momento la kontribuoj de la Modernismo kaj de lʼÉcole de Paris estas facile videblaj. Kaj, se la koloroj restas malhelaj, la maniero estas pli malpeza ol en la komenco kaj la preciza desegnado de certaj detaloj ekvilibras plej aŭdacajn komponaĵojn. Poste, la kampara temo anstataŭigas la aliajn iom post iom, dankʼal oftaj restadoj en la interlando, en Astene kaj en Jabbeke, kie li definitive transloĝiĝas en 1929.

De tiam estas la komenco de periodo (1928/29-1935), kiu reprezentas la apogeon de la kariero de la artisto. La helaj koloroj estas rezervitaj por la pentraĵoj pri farmbienoj en la flandra kamparo («De zeug» (1928), «Herfst landschap» (1931)), dum la malhelaj koloroj ĉiam regas la pentraĵojn pri personoj, kaj lia teknika majstreco permesas la kununuiĝon inter la desegnado kaj la pentrado («Moederschap» (1929)). Kelkaj famaj verkoj, kies «De zaaier» (1933) kaj «De aardappeleters» (1935) estas la kulmino de la norda tradicio pri la pentraĵo de hejmgrunda tero, kun eksplicitaj referencoj al Pieter BRUEGHEL (de Oude) kaj Vincent VAN GOGH, eĉ se tiuj estas inter la plej personaj pentraĵoj de Constant PERMEKE.

De la jaro 1936, li fariĝas skulptisto, kun energia kaj persona stilo. Dum la Dua Mondmilito, Constant PERMEKE precipe desegnas nudulojn, de kiuj li estas rimarkinda interpretisto. Tamen, portretoj kaj pejzaĝoj – riĉaj pri kolormaterioj kaj veraj memoraĵoj de la atmosfero de la flandra lando – okupas liajn lastajn jarojn.

Liaj ateliero kaj domo en Jabbeke estas transformitaj en Provinciaal Museum Constant PERMEKE en 1959. Liaj verkoj estas videblaj en multnombraj muzeoj, kies en Amsterdam, Antwerpen, Basel, Bruxelles, London, Grenoble, Paris, Praha kaj São Paulo. Retrospektivaj ekspozicioj okazis en Knokke-Heist en 1975 kaj en Oostende en 1986.