DEWATRIPONT Mathias

Belga ekonomisto el franclingva esprimo (Bruxelles 1959).
• Plennomo: Mathias (François) DEWATRIPONT.
• Prononco: [matʼjas (frɑ̃ʼswa) dǝwatriʼpõ].


Licenciulo pri ekonomio el lʼUniversité Libre de Bruxelles, li ricevas doktorecon pri ekonomio ĉe lʼHarvard University (1986), sub la direktado de Eric MASKIN kaj Andreu MAS-COLELL. Poste Mathias DEWATRIPONT fariĝas profesoro pri ekonomio ĉe lʼUniversité Libre de Bruxelles. Intertempe li estas vizitanta profesoro ĉe la Massachusetts Institute of Technology depost la aŭtuno 1998.

Mathias DEWATRIPONT estas unu el la 22 fondintaj membroj de la Scienca Konsilio ĉe la European Research Council depost 2005. Sed li ankoraŭ estas ano de pluraj organizaĵoj, kies lʼAcadémie Royale de Belgique, lʼAmerican Academy of Arts and Sciences, la Barcelona Graduate School of Economics, la CentER (Tilburg University), la Economic Advisory Group on Competition Policy, la Econometric Society kaj la Toulouse School of Economics. Plie, li estas direktoro ĉe la CEPR en London kaj prezidanto ĉe la Fondation ULB kaj ĉe la European Economic Association.

Fine de 2009, li estas nomumita membro de la Haut Conseil de la Science et de la Technologie en Francio. Li ankaŭ estis dekano de la fakultato Solvay Brussels School of Economics and Management (2010-2011). De Majo 2011, Mathias DEWATRIPONT estas direktoro de la National Bank of Belgium.