BRABANTS Jeanne

Belga dancistino, koregrafistino kaj pedagogino (Antwerpen 1920 – 2014).
• Plennomo: Jeanne BRABANTS.
• Prononco: [ʼʒan ʼbrɑ:bants].


Post studadoj kun Lea DAAN kaj poste kun Kurt JOOSS kaj Sigurd LEEDER, ŝi komencas sian karieron dum la jaroj 1930 kiel moderna dancistino. Kelkajn jarojn posten Jeanne BRABANTS konvertiĝas al la klasika baleto. Post studtempo ĉe la Royal Ballet School en London dum 1941, ŝi fondas sian propran kompanion kaj danclernejon, Dance Ensemble BRABANTS.

En 1951, Jeanne BRABANTS havas la ŝancon krei baleton ĉe la Koninklijke Opera en Antwerpen. Dek jarojn posten, ĝi estas transformita en Stedelijk Instituut voor Ballet, kiun ŝi direktas. Nun ĝi estas internacie fama sub la nomo de Koninklijke Balletschool.

En 1969, ŝi fondas la Ballet van Vlaanderen en Antwerpen, kiun ŝi direktas. Cetere, tiu kompanio fariĝas la plej granda pri klasika danco en Belgio, nomata Koninklijk Ballet van Vlaanderen depost 1976. En 1984, Jeanne BRABANTS emeritiĝas sed restas tamen tre agema por la danco en Vlaanderen.

Konsiderita kiel pionirino de la dancarto en Belgio, Jeanne BRABANTS kreas multnombrajn baletojn, proponas altnivelan instruadon kaj alportas teorian pripenson pri la klasika, moderna kaj nuntempa dancoj. Ŝi realigas preskaŭ 200 koregrafiojn, laboras kun internaciaj eminentuloj kaj gajnas internaciajn premiojn. Fine ŝi ricevas la titolon de baronino de la reĝo Albert II en 2000.