Car dʼOr

Belga ĉaro, situanta en Wallonie, provinco Hainaut.
• Plennomo: Car dʼOr.
• Prononco: [ʼkar ʼdɔr].
• Adreso: rue du chapitre 2, 7000 Mons.


Kutime videbla en la Collégiale Sainte Waudru, tiu ĉaro trairas la urbon okaze de la Procession du Car dʼOr, dum la dimanĉo de Sanktega Triunuo. La nuna ĉaro estis realigita, inter 1779 kaj 1782, en la stilo Louis XVI. Plie, ĝi estas la sola ĉaro el tiu epoko, kiu estas ankoraŭ uzita.