Asocio Por Esperanto

Belga asocio, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Asocio por Esperanto.
• Traduko: Association Pour lʼEspéranto en franclingvo kaj Vereniging Voor Esperanto en nederlandlingvo.

La Asocio por Esperanto estas senprofitcela organizaĵo, kies sidejo situas en Marcinelle, kiu grupigas ĉiujn la bonvolojn kaj la fortojn el la franclingva parto de Belgio por disvastigi kaj instrui la internacian lingvon.

Sub la kontrolo de la Belga Esperanto-Federacio, la Asocio por Esperanto eldonas la trimonatan revuon «Espéranto en Marche» dulingve, organizas diversajn renkontiĝojn kaj reprezentas la movon antaŭ la aŭtoritatoj kaj la publiko.

Inter la membroj de la Asocio por Esperanto, oni povas citi: Marcel DELFORGE (honorprezidanto), Georges SOSSOIS (prezidanto), Jean-Pol SPARENBERG (vicprezidanto), Claude GLADY (sekretario) kaj Mireille MARNETTE (kasistino) interalie.