Belga princino el franclingva esprimo (Oostende 1906 – Thônex {CH} 2001).
• Plennomo: Marie-José (Charlotte) (Sophie) (Amélie) (Henriette) (Gabrielle) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [ʼmari: - ʒoʼze (ʃarʼlɔt) (ʼsofi:) (aʼmeli:) (*ɑ̃ʼrjɛt) (gabriʼɛl) (ʼdǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Marie-José DE BELGIQUE en franclingvo, Marie-José VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Marie-José VON BELGIEN en germanlingvo.
Marie-José estas la filino de la reĝo Albert I kaj de la reĝino Élisabeth I. Ŝi ankaŭ havas du fratojn: la reĝonto Léopold III kaj Charles-Théodore. Ŝi estas do la onklino de Joséphine-Charlotte kaj de la reĝoj Baudouin I kaj Albert II.
La princino Marie-José ricevas klasikan instruon en familio kie la tradiciaj valoroj estas gravaj. Tial, ŝi studas pianon kaj violonon, sed samtempe havas pasion por la fizikaj kaj sportaj aktivecoj. Por la violono, ŝi prenas lecionojn kun la profesoro Eugène YSAΫE.
Dum la Unua Mondmilito, je la 31a de Aŭgusto 1914, Marie-José, siaj fratoj kaj sia patrino forlasas nian landon kaj rifuĝas en Anglio. Ŝi vizitas la Couvent des Ursulines ĝis 1917. Poste, ŝi iras en Italio ĉe la Collegio de la Santissima Annunziata en Villa di Poggio Imperiale, kie ŝi studas inter 1917 kaj 1919. Fine de la milito ŝi senprokraste rehejmiĝas en Belgio. Kaj de la aŭtuno 1919, ŝi ĉeestas la kursojn de la Institut du Sacré-Cœur de Lindthout en Woluwé-Saint-Lambert.
Dum la 8a de Januaro 1930, Marie-José edziĝas kun Umberto II DI SAVOIA, ĉe la Cappella Paulina el la Palazzo del Quirinale en Roma. Ili loĝas unue en Torino kaj poste en Napoli. La edza paro havas kvar infanojn: Maria Pia (1934), Vittorio Emanuele (1937), Maria Gabriella (1939) kaj Maria Beatrice (1943).
Dum la Dua Mondmilito, kiel la situacio estas malklara tra la tuta Eŭropo, Marie-José sentiĝas forlasita kaj fremda en sia lando. Cetere, je la 6a de Aŭgusto 1943, ŝia bopatro – la reĝo Vittorio Emanuele III – ordonas al ŝi elmoviĝi el Roma kun ŝiaj kvar infanoj. La familio rifuĝas en SantʼAnna di Valdieri en la regiono Piemonte. Post la oficiala anonco de la armistico dum la 8a de Septembro 1944, ŝi ricevas la ordonon iri en Svisio. Ŝia reveno en Italio estas antaŭvidita dum Majo 1945.
Intertempe, la 25an de Aprilo 1945, la princino foriras piede kaj skie tra la Col du Grand-Saint-Bernard. En Roma kelkajn monatojn posten, la problemoj komencas por la domo DI SAVOIA, kiam la reĝo Vittorio Emanuele III kaj sia virino Elena abdikas. Surtronigitaj je la 9a de Majo 1946, Marie-José kaj Umberto II regas dum apenaŭ unu monato, ĉar la referendumo de la 2a de Junio 1946 novstarigas la respublikon en Italio.
Post la ekzilo, Marie-José kaj Umberto II disiĝas en Aŭgusto 1947, sed konservas grandan amikecon kaj profundan respekton unu por la alia. Pro sanaj kialoj ŝi rifuĝas en Merlinge kun sia filo. Plie ŝi ankoraŭ skribas plurajn librojn pri siaj gepatroj kaj la historio de la domo DI SAVOIA.
En 1983, Marie-José travivas tri funebrojn, kun la morto de sia edzo Umberto II (je la 18a de Marto) kaj de siaj du fratoj Charles (je la 1a de Junio) kaj Léopold III (je la 25a de Septembro). Dum sia ekzilo, ŝi ofte vojaĝas, interalie en Ĉinio, Egiptio, Hindio, Polio, Rusio, ... Kelkajn jarojn posten, kun escepta favoro por eniri en Italio, ŝi iras en Aosta kaj en Torino. En 1991, ŝi loĝas en Meksikio, ĉe la Villa Lupo en Cuernavaca. Tamen ŝi rehejmiĝas ĉe Vésenaz en Svisio dum la jaro 1996.
En Januaro 2001, Marie-José mortas ĉe la Hôpital Cantonal en Genève kaj estas entombigita apud sia edzo ĉe lʼAbbaye dʼHautecombe en Savoie. En 2002, dankʼal la emocio de ŝia morto, la italaj parlamentanoj abolas la leĝon pri ekzilo de la familio. Tio estas postmorta venko por la “Reĝino de Majo”...