TIBERGHIEN Guillaume

Belga filozofo el franclingva esprimo (Bruxelles? 1819 – ? 1901).
• Plennomo: Guillaume TIBERGHIEN.
• Prononco: [giʼjo:m tibɛrʼgjɛ̃].


Laŭreato de la universitata konkurso en 1842, Guillaume TIBERGHIEN fariĝas Doktoro pri Filozofio kaj Beletroj en 1845, agregita profesoro de la fakultato en 1846 kaj ordinara profesoro ĉe lʼUniversité Libre de Bruxelles en 1853. Li ankaŭ estas urba konsilanto en Saint-Josse-ten-Noode kaj provinca konsilanto de Brabant. Daŭra membro de la estraro de lʼUniversité Libre de Bruxelles, li estas ankaŭ fondinto de la Ligue de lʼEnseignement kaj dekano ĉe la Fakultato de Filozofio inter 1858 kaj 1860.

Spiritualista kaj racionalista filozofo, politikisto ĉe la liberala partio, li instruas la logikon, la moralon, la metafizikon kaj la historion de filozofio. Dufoje rektoro ĉe lʼUniversité Libre de Bruxelles (en 1867-1868 kaj en 1875-1876), Guillaume TIBERGHIEN estas unu el la plej obstinegaj defendantoj de la disiĝo inter Eklezio kaj Ŝtato kaj de la deviga publika instruado. Plie, kiel kontraŭbatalanto al la tezo de Georges DWELSHAUWERS, li estas la instiginto de la batalo inter spiritualistuloj kaj pozitivistuloj.

Fine, Guillaume TIBERGHIEN heredigas kelkajn verkojn, kies la precipaj estas: «Exposition du système philosophique de KRAUSE» (1844), «Dissertation sur la théorie de lʼinfini» (1846), «Études sur la religion» (1857), «La science de lʼâme dans les limites de lʼobservation» (1862), «Enseignement et philosophie» (1873), «Le Temps, dissertation philosophique» (1883) kaj «Le nouveau spiritualisme» (1892).