BUYTAERT Dries

Belga informatikisto el nederlandlingva esprimo (Wilrijk 1978).
• Plennomo: Dries BUYTAERT.
• Prononco: [ʼdri:s ʼbœ:jtɑrt].


Vere Dries BUYTAERT estas genia malkovranto de liberaj programaroj kaj estro de la sistemo por administrado de enhavo Drupal. Inter 1996 kaj 2000, li jam studas ĉe la Universiteit Antwerpen, kie li defendas la tezon «Java AWT for embedded systems» kaj ricevas licencion pri Komputila Scienco. Poste, inter 2003 kaj 2008, li studas ĉe la Universiteit Gent, kie li prezentas la tezon «Profiling Techniques for Performance Analysis and Optimization of Java Applications» kaj ricevas doktorecon pri Komputila Scienco kaj Inĝenierado.

En 2000, Dries BUYTAERT jam fondas Drupal, senpaga ilo por krei personajn retpaĝarojn facile kaj rapide. Drupal reprezentas 2% de ĉiuj la retpaĝaroj sur la Interreto kaj estas uzita de organizadoj kiel Al Jazeera, eBay, Harvard, MIT, NBC, Sony Music, Time, Verizon kaj World Economic Forum, interalie. Grandega komunumo kreskas ĉirkaŭ Drupal, kun miloj da agemaj kunhelpantoj, kiuj kontribuas al tiu libera teknologio.

En Decembro 2007, Dries BUYTAERT anoncas, kun la kunfondinto Jay BATSON, la lanĉon de Acquia. Tiu entrepreno proponas produktojn, servojn kaj subtenojn por Drupal. Tiamaniere, ke ĝi helpas kompaniojn ekspluati la potencon, la teknikan novaĵon kaj la ekonomian valoron de la libera teknologio, simpligante la eksperimenton, forigante la kompleksecon kaj minimumigante la riskon.

La 31an de Marto 2008, Dries BUYTAERT kreas Mollom, servo dediĉita al batalo kontraŭ spamoj sur la retpaĝaroj. Aktuale, tiu servo estas tre efika por teni retpaĝaron pura kaj konservi la kvaliton de ĝia enhavo, dankʼal kombino inter filtrilo kaj captcha testo. Pli ol 4.000 retpaĝaroj estas protektitaj per tiu servo kaj pli ol 100.000 mesaĝoj estas analizitaj ĉiutage...

Ankoraŭ dum 2008, Dries BUYTAERT estas elektita Young Entrepreneur of Tech de la magazino BusinessWeek kaj nomumita de la MIT Technology Review TR35, kiel unu el la 35 novigantoj tra la mondo sub la aĝo de 35.