Orval

Belga biero el valona origino.
• Plennomo: Orval.
• Prononco: [ɔrʼval].


La biero de Orval estas produktita ĉe lʼAbbaye dʼOrval en la urbo Villers-devant-Orval en la provinco Luxembourg. Tio estas unu el la ses belgaj bieroj kun la seslatera logotipo Authentic Trappist Product, kiu signifas ke la produkto estas fabrikita pere de monaĥoj. Ankaŭ signifas ke parto de la enspezoj de ĝia vendo estas dediĉita al homhelpaj organizaĵoj.

Plie la biero de Orval naskiĝas en 1932 de la renkontiĝo inter tri bierfaristoj, la germana Martin PAPPENHEIMER kun la belgaj John VAN HUELE kaj Honoré VAN ZANDE. Iom post iom la sukceso de la trinkaĵo kaj la evoluo de la bierfarejo permesas financi la rekonstruon de lʼAbbaye dʼOrval. Hodiaŭ la produkto de 26.000 boteloj en horo apenaŭ sufiĉas por kontentigi ĉiun la klientaron...

La biero de Orval estas trapisto, kies la recepto restas sekreta, kiu rezultas de duobla fermentado kun fermento preparita de la monaĥoj. Kaj, se la kvanto de alkoholo estas 6,2% post la fabrikado, ĝi povas atingi 7,2% post unu jaro da ripozo en kelo. Tial ĝia speciala botelo en formo de keglo permesas rezisti al premo, dufoje pli forta ol en la pilso.



Inter la diversaj specoj de bieroj Orval:
Orval, ambra biero kun 6,2% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Orval Vert, ambra biero kun 3,5% da alkoholo, nur por la monaĥoj.