VAN DIEST Isala

Belga kuracistino el nederlandlingva esprimo (Leuven 1842 – Knokke 1916).
• Plennomo: (Anne) (Catherine) (Albertine) Isala VAN DIEST.
• Prononco: [(ʼan) (kaʼtrin) (albɛrʼtin) izaʼla ʼvan ʼdi:st].


Isala VAN DIEST estas la kvara el sep infanoj ĉe Pierre Joseph VAN DIEST kaj Élisabeth Victoire GÉNIE. Ŝia patro estas kuracisto, ĥirurgo kaj oficiala obstetrikisto de la urbo Leuven kiu vidas sian laboron kiel alvokiĝo, donas al ŝi kaj ŝiaj fratinoj la saman edukadon kiel al ŝia frato. Dum la patrino vojaĝas kun siaj infanoj en Anglio por preni kontakton kun la progresa medio.

Plie, kiel la duagrada lernejo ne estas ankoraŭ disponebla por la knabinoj en Belgio, Isala VAN DIEST loĝas kaj studas en edukpensiono en Berne por prepari sian eniron al universitato. Post sia rehejmiĝo en 1873, ŝi provas viziti la medicinan fakultaton ĉe l’Université Catholique de Louvain, sed ricevas definitivan rifuzon de la religia hierarkio. Konsekvence, ŝi denove studas en Berne, ĉar la svisaj universitatoj estas la unuaj en Eŭropo kiuj malfermas iliajn pordojn al la virinoj.

Je la 21a de Majo 1879 Isala VAN DIEST diplomiĝas kaj fariĝas la unua kuracistino kaj la unua universitatanino el Belgio. Poste, ŝi praktikas sian arton dum du jaroj en Anglio, kie la kuracistinoj estas liberaj depost 1866. Laborante ĉe la New Hospital for Women ŝi ankaŭ renkontas anglajn feministojn.

Post sia rehejmiĝo kaj por ricevi rekonon de sia diplomo, Isala VAN DIEST sekvas pliajn kursojn ĉe l’Université Libre de Bruxelles, malfermita al la virinoj depost 1880. Tamen, ŝi devas atendi subskribon de reĝa dekreto en 1884, por havi la permeson malfermi sian propran medicinan oficejon en Bruxelles. Tuj ŝi kuracas unue alilandajn (anglajn kaj usonajn) kaj poste belgajn pacientojn.

Plie de sia privata pacientaro, ŝi ankaŭ vidiĝas per sia socia konscienco, en la batalo kontraŭ la internacia trafiko de virinoj kaj la prostituado. Cetere, Isala VAN DIEST estas membro de la Société de Moralité Publique, en kiu ŝi kuracas prostituitinojn kiuj deziras forlasi tiun “profesion”. Fine, ŝi fondas kun Léonie LA FONTAINE kaj Marie POPELIN la Ligue Belge du Droit des Femmes, por helpi ĉiujn la virinojn.

En 1902, pro iompostioma perdo de vidpovo, Isala VAN DIEST ĉesigas siajn agadojn kaj transloĝiĝas en Knokke, kie ŝi travivas la lastajn jarojn de ŝia ekzisto. Ŝi ankaŭ rezignas al siaj taskoj ĉe la Société de Moralité Publique. Bedaŭrinde, post sia morto en 1916, ŝi estas rapide forgesita de la publiko...