HORTA Victor

Belga arkitekto el franclingva esprimo (Gent 1861 – Bruxelles 1947).
• Plennomo: Victor HORTA.
• Prononco: [vikʼtɔr *ɔrʼta].


Victor HORTA ludas gravan rolon en la ekesto kaj evoluo de la Nova Arto en Belgio. En 1932, la reĝo Albert I aljuĝas al li la titolon de barono por liaj servoj al arkitekturo. Kvar el liaj konstruaĵoj estas ankaŭ difinitaj kiel Monda Heredaĵo de lʼUNESCO.

Naskiĝita en sufiĉe modesta familio Victor HORTA estas la filo de la ŝufaristo Petrus HORTA kaj de Henrica COPPIETERS. Rapide li konas ribeleman naturon kaj konfliktan rilaton kun sia patrino. Jam je la 12a jaraĝo, li montras plej grandan interesiĝon pri la arkitektura profesio, kiam li helpas sian onklon ĉe la konstruejo.

Intertempe Victor HORTA studas ĉe la Koninklijk Atheneum Voskenslaan en Gent. Samtempe, li studas muzikteorion ĉe la Koninklijk Conservatorium en Gent, ekde 1873. Sed, post foririgo pro malbona konduto, li eniras la Fakultaton de Arkitekturo ĉe la Koninklijke Academie voor Schone Kunsten en Gent.

En 1878, Victor HORTA iras al Paris kaj eltrovas laboron ĉe arkitekto kaj dezajnisto Jules DUBUYSSON, en la arta kvartalo Montmartre. Tie li estas inspirita de la Impresionismo, de la Punktilismo kaj de la eblecoj labori kun fero kaj vitro. Plie, li konstatas la rimarkindan korelacion inter la evoluado de la pentrarto kaj de la arkitekturo en tiu epoko.

Kiam sia patro mortas en 1880, Victor HORTA rehejmiĝas en Belgio. Li translokiĝas al Bruxelles kaj vizitas la kursojn ĉe la Académie Royale des Beaux-Arts, de kie li eliras kun la Grand Prix dʼArchitecture kaj la Prix Napoléon GODECHARLE (1884). Poste, li edziĝas kun sia amikino Pauline HEYSE, kun kiu li havas du filinojn.

Escepte brila studento, li altiras la atenton de multaj el siaj instruistoj, inter kiuj estas Alphonse BALAT, la arkitekto de la reĝo Léopold II. Kune ili desegnas Les Serres Royales de Laeken, kiuj denove kombinas elementojn kiel lumo, vitro kaj ŝtalo. Post lia morto en 1895, Victor HORTA reprenas la kabineton de sia profesoro, de kiu li precipe memoras la amon por la detalo perfekta.

Dum tiu longa periodo de lernado, Victor HORTA perfektigas sian metion kaj disvolvas sian propran sentemon. Tiam li malkovras la kurbojn kaj rifuzas la rektajn kaj vertikalajn liniojn. Por li, la kurboj estas la rezulto de plena pripenso: ili intensigas la impreson de spaco, ili gvidas la rigardon kaj ili plej bone subtenas la konstruaĵojn. Iom post iom, li fariĝas famkonata de la novaj burĝoj, de la universitataj instruistoj kaj de la sciencistoj en Bruxelles. Tiel li eniras la framasonan kaj humanistan loĝion Les Amis Philanthropes de la Grand Orient de Belgique.

Pli malfrue, Victor HORTA estas nomumita estro de Grafika Desegno por Arkitekturo ĉe la Université Libre de Bruxelles en 1892, antaŭ esti promociita Profesoro de Arkitekturo en 1893, posteno kiun li forlasas en 1911 post la universitataj aŭtoritatoj malsukcesas proponi al li la ŝancon dezajni vastigaĵon de la universitataj konstruaĵoj.

Jam, kiam li estas preta por komenci konstruon de domoj, la mendoj alfluas. En 1892, Victor HORTA realigas la Maison Autrique, kiel kuniliga verko. Tiam venas longa serio de rafinitaj palacoj: la Hôtel Tassel (1892 - 1893), la Hôtel Solvay (1894 - 1898), la Hôtel van Eetvelde (1895 - 1897), interalie.

De 1895 ĝis 1899, Victor HORTA dezajnas la Maison du Peuple, grava konstruaĵo por la Parti Ouvrier Belge. Ĝi konsistas en vasta komplekso da konferencejoj, kunvenejoj kaj oficejoj, kun kafejo kaj spektaklejo por pli ol 2.000 personoj. Ĝia malkonstruo en jaro 1965, malgraŭ internacia protesto de preskaŭ 700 arkitektoj, estas priskribita kiel unu el la plej grandaj krimoj en arkitekturo dum la XXIa Jarcento.

En privata vivo, Victor HORTA eksedziĝas de sia unua edzino en 1906 kaj edziĝas kun dua edzino Julia CARLSSON en 1908. Ankaŭ en 1906, li akceptas mendon por la nova Centre Hospitalier Universitaire Brugmann. Konsiderante la opiniojn de la hospitalaj dungitaro kaj estraro, lia dezajno disigas la funkciojn de la hospitalo en pluraj pavilonoj sur 18 hektaroj de parko. La laboroj komencas en 1911, kaj kvankam la hospitalo estas uzata dum la Unua Mondmilito, ĝia oficiala malfermo estas prokrastita ĝis 1923. Ĝia nekutima aranĝo altiras grandan intereson de la medicina komunumo el Eŭropo.

Ĉiam pro la Unua Mondmilito li forlasas sian domon por London en februaro 1915 kaj ĉeestas la Town Planning Conference pri la rekonstruo de Belgio. Fine de la jaro, Victor HORTA decidas iri al Usono, kie li donas multnombrajn prelegojn en universitatoj, kiel Cornell, Harvard, Smith College, Wellesley College kaj Yale. En 1917 li fariĝas Profesoro pri Arkitekturo ĉe la George Washington University.

Tie en Ameriko, li malkovras novajn konstrumaterialojn, deturnante sin de la Nova Arto. De tiam, la dezajnoj de Victor HORTA laŭgrade fariĝas malpli flamforma kaj pli simpla, kun klasikaj referencoj. Tiel li konstruas la Palais des Beaux-Arts de Bruxelles (1922 - 1929), en Dekora Arto, kun geometria estetiko.

Evidente, pro lia senbrida ritmo da laboro, la bezonoj de la riĉaj burĝoj de Bruxelles rapide estas for. Plie, Victor HORTA spertas la konkurencon de Henry VAN DE VELDE kaj Paul HANKAR, du aliaj dezajnistoj de la moderna arkitekturo en Belgio. Konsekvence li pli kaj pli konstruas publikajn lokojn kaj magazenojn.

De 1920 ĝis 1927 Victor HORTA estas direktoro de la arkitektura sekcio ĉe la Hoger Instituut voor Schone Kunsten en Antwerpen. En 1927, dum kvar jaroj, li fariĝas direktoro de lʼAcadémie des Beaux-Arts de Bruxelles. Kiam la Nova Arto ne plu furoras, multnombraj el liaj konstruaĵoj estas detruitaj, sed lia domo (desegnita en 1898) estas transformita en la Musée Victor HORTA.