Achel

Belga biero el flandra origino.
• Plennomo: Achel.
• Prononco: [ʼaɣǝl].


La biero de Achel estas produktita ĉe la Onze-Lieve-Vrouw-van-de-Heilige-Benedictus Abdij de la urbo Achel en la provinco Limburg. Tio estas unu el la ses belgaj bieroj kun la seslatera logotipo Authentic Trappist Product, kiu signifas ke la produkto estas fabrikita pere de monaĥoj. Ankaŭ signifas ke parto de la enspezoj de ĝia vendo estas dediĉita al homhelpaj organizaĵoj.

La bierfarejo ekzistas de 1850, sed la monaĥoj forlasas ilian abatejon dum la Unua Mondmilito pro la germana okupado, kaj konsekvence ĉiuj iliaj faroj estas ankaŭ interrompitaj. Nur dum 1998 ili decidas rekomenci la bierfaradon. La nuna recepto de la biero Achel estas ellaborita de la fratulo Thomas el Westmalle kaj de la fratulo Antoine el Rochefort.



Inter la diversaj specoj de bieroj Achel:
Achel Blond, blonda biero kun 5% da alkoholo, nur en prembarelo.
Achel Bruin, bruna biero kun 5% da alkoholo, nur en prembarelo.
Achel Blond, blonda biero kun 8% da alkoholo, en botelo de 33 cl.
Achel Bruin, bruna biero kun 8% da alkoholo, en botelo de 33 cl.
Achel Extra Blond, blonda biero kun 9,5% da alkoholo, en botelo de 75 cl.
Achel Extra Bruin, bruna biero kun 9,5% da alkoholo, en botelo de 75 cl.