Kasteel DE MÉRODE

Belga kastelo, situanta en Vlaanderen, provinco Antwerpen.
• Plennomo: Kasteel DE MÉRODE.
• Prononco: [ʼkaste:l ʼdǝ meʼro:d].
• Adreso: Polderstraat 51, 2260 Westerlo.


Sur la teritorio de la urbo Westerlo, la kastelo estas hejmo de la Domo DE MÉRODE ekde pli ol kvin jarcentoj. Pluraj restarigoj dum la XIXa Jarcento redonas al ĝi sian mezepokan aspekton. Plie angla pejzaĝa parko de 12 hektaroj ĉirkaŭas la imponan konstruaĵon.