DE GERLACHE Gaston

Belga esploristo el franclingva esprimo (Bruxelles 1919 – Oudenaarde 2006).
• Plennomo: Gaston DE GERLACHE (DE GOMERY).
• Prononco: [gasʼtõ dǝ ʒɛrʼlaʃ (dǝ gɔmʼri)].


Kiel sia patro Adrien DE GERLACHE li direktas polusajn ekspediciojn en Antarktiko. Efektive, sesdek jaroj post la trimastulo Belgica, la majoro Gaston DE GERLACHE enŝipiĝas sur la Polarhav kun dek sep kunuloj por denove planti la belgan flagon sur la suda kontinento. Fine de 1957, ilia celo estas establi geofizikajn kaj sciencajn observojn okaze de la International Geophysical Year, sur la nova Base Roi Baudouin.

Sed, dum sia vivo, Gaston DE GERLACHE plenumas plurajn funkciojn. Tiel li estas aviadisto kaj subkolonelo ĉe la Royal Air Force dum la Dua Mondmilito, urbestro de Mullem, doktoro pri Juro, prezidanto de la Comité National Belge pour la Recherche Antarctique, honorprezidanto de la asocio de rezervaj oficiroj ĉe la Force Aérienne Belge, prezidanto de la teksa grupo Alsberge & van Oost, prezidanto de la grupo Assubel, interalie! Plie, li ricevas kelkajn prestiĝajn titolojn, kiel Grand Officier de lʼOrdre de la Couronne, Grand Officier de lʼOrdre de Léopold II, Commandeur de lʼOrdre de Léopold, Commandeur de lʼOrdre dʼOrange-Nassau kaj Chevalier de lʼOrdre du Saint-Sépulcre de Jérusalem.

Iom antaŭ sia morto, la barono Gaston DE GERLACHE rakontas siajn aventurojn dum tri tagoj antaŭ la kameraoj de sia nepo Henri DE GERLACHE, kiu eldonas lumdiskegon kaj libron titolitaj «LʼAntarctique en héritage» (2009).