Kasteel van Oorbeek

Belga kastelo, situanta en Vlaanderen, provinco Vlaams Brabant.
• Plennomo: Kasteel van Oorbeek.
• Prononco: [ʼkaste:l ʼvan ʼor,be:k].


La Kasteel van Oorbeek – situanta en parko de 6 hektaroj kun lageto kaj drevo de tilioj – estas unu el la plej belaj konstruaĵoj en la regiono. Ĝi estis konstruita en 1646 de Rijckel VAN OORBEEK. Tamen la kastelo estas privata kaj ne malfermita al la publiko...