Metro

Belga ĵurnalo el franclingva kaj nederlandlingva esprimoj.
• Plennomo: Metro.
• Prononco: [meʼtrɔ].


Presita en proksimume 290.000 ekzempleroj, Metro estas ĵurnalo distribuita senpage en la metrostacioj, stacidomoj, superaj lernejoj, universitatoj kaj pli ol 400 entreprenejoj. Ĝi estas eldonita en la du precipaj lingvoj de la lando: france kaj nederlande. Arnaud DUJARDIN estas ĝia ĉefredaktisto. Ĝi estas realigita kunlabore kun diversaj novaĵagentejoj, kiel Agence France-Presse, Associated Press, Belga News Agency kaj Inter Press Service. Fine ĝi ankaŭ oferas novaĵojn sur sia retejo www.metrotime.be kun arkivoj.