Les Belles Fontaines

Belga fontano, situanta en Wallonie, provinco Liège.
• Plennomo: Les Belles Fontaines.
• Prononco: [ʼlɛ ʼbɛl fõʼtɛ:n].
• Adreso: rue des Belles Fontaines, 4050 Chaudfontaine.


Konstruita inter 1744 kaj 1747, Les Belles Fontaines estas sufiĉe impona monumento el brikoj kaj kalkŝtonoj, kiu gastigas pelvon por la fonto Gadot en ĝia centra parto kaj du leonobuŝojn por pli malgrandaj fontanoj sur ambaŭ flankoj.