SNCB

Belga siglo el fervoja kompanio.
• Plennomo: SNCB, Société Nationale des Chemins de fer Belges.
• Prononco: [,ɛsɛnseʼbe].
• Traduko: NMBS, Nationale Maatschappij der Belgische Spoorwegen en nederlandlingvo.


Kreita en 1926 la SNCB estas aŭtonoma kaj nacia kompanio por la fervoja transporto. Tiu societo uzas pli ol 38.000 laboristoj en la tuta Belgio. La reto longa de 3374 kilometroj permesas transporti ĉiujare pli ol 200 milionoj da pasaĝeroj kaj 60 milionoj da tunoj en varoj inter 550 haltoj kaj stacidomoj.

Momente la fervoja reto de la SNCB inkluzivas kvar rapidtrajnajn liniojn por veturi ĝis 300 km/h:
- inter Bruxelles kaj Antwerpen.
- inter Bruxelles kaj la landlimo kun Francio.
- inter Bruxelles kaj Liège.
- inter Liège kaj Chênée.

Depost 2005 la kompanio estas apartigita en tri partoj: Infrabel (respondeca pri la fervoja infrastrukturo), la SNCB mem (respondeca pri la pasaĝeroj kaj varoj) kaj la SNCB-Holding (respondeca pri ambaŭ societoj kaj ilia kunlaboro). Cetere, tio estas deviga stadio en la liberaligo de la fervojaj servoj, konforme al la eŭropa regularo. Ekde tiam pluraj operatoroj havas permeson uzi la belgan fervojan reton...