DE LA VALLÉE POUSSIN Charles-Louis

Belga geologo kaj mineralogo (Namur 1827 – Bruxelles 1903).
• Parencaro: Charles-Jean DE LA VALLÉE POUSSIN (filo).
• Plennomo: Charles-Louis (Joseph) (Xavier) DE LA VALLÉE POUSSIN.
• Prononco: [ʼʃarl - ʼlui (ʒɔʼzɛf) (gzaʼvje) ʼdǝ ʼla vaʼle: puʼsɛ̃].


Charles-Louis DE LA VALLÉE POUSSIN lernas ĉe la Collège Notre-Dame-de-la-Paix en Namur, studas matematikon en Paris kaj dediĉas sin al filozofio kaj literaturo dum dek jaroj. Li altiras la atenton de specialistoj sur lia literatura kaj scienca kritikoj en diversaj revuoj. Profesoro pri geologio kaj mineralogio ĉe lʼUniversité Catholique de Louvain (1863) post rekomendo de Jean-Baptiste DʼOMALIUS kaj Doktoro pri Honoro de la sama universitato (1876), li estas vicprezidanto de la direkta konsilantaro por la geologia mapo de Belgio (1903).

Ankoraŭ Charles-Louis DE LA VALLÉE POUSSIN publikigas la «Mémoire sur les caractères minéralogiques et stratigraphiques des roches dites plutoniennes de la Belgique et de l’Ardenne française», kunlabore kun Alphonse François RENARD, por kiu li ricevas premion de la Académie Royale des Sciences, des Lettres et des Beaux-Arts de Belgique. Poste li skribas multnombrajn notojn pri la karboníaj kalkŝtonoj de la Ardennes kaj fiksas la verajn stratumgrafikajn rilatojn de iliaj tavoloj. Fine, li studas la formadon de la valo de la Meuse kaj skribas vulgarigajn artikolojn, kiuj rangigas lin inter la unuaj iniciatintoj de la fizika geografio.