fenakistiskopo

Belga invento (1832).
• Plennomo: fenakistiskopo.
• Traduko: phénakistiscope en franclingvo kaj phenakistiscoop en nederlandlingvo.


Oni temas pri invento el la jaro 1832, de Joseph PLATEAU, kiu estas antaŭaĵo de la nuntempa kinprojekciilo. Ĝi konsistas el kartona disko, kun inter dek kaj dekdu fendoj, sur kiu movado estas dividita en serio da fiksaj bildoj en cirkla aranĝo, kun tenilo por firmteni ĝin dum la rotacio. Por bone percepti la movadon, la spektanto staras antaŭ spegulo kaj lokas siajn okulojn je la nivelo de la fendoj en la disko, do kontraŭflanke de la desegnoj. Kaj kiam la disko turnas, la fendoj iĝas kiel obturilo, elmontrante la reflektitan bildon en la spegulo dum tre mallonga tempo. Fizike, tiu grava efekto estas nomata vidpersisto inter hela kaj malhela bildo, kio rekonstruas la movadon kiam la disko turnas je sufiĉa rapideco.