Belga kuracisto kaj politikisto (Oostende 1841 – Cannes {FR} 1890).
• Plennomo: César DE PAEPE.
• Prononco: [seʼzar ʼdǝ ʼpap].
Unue César DE PAEPE diplomiĝas pri medicino ĉe la Université Libre de Bruxelles. Disĉiplo de Pierre-Joseph PROUDHON, li kritikas la kapitalismon, la dividon de la laboro kaj la disvolviĝon de la maŝinismo, kiuj kaŭzas la difekton de vivkondiĉoj de la laboristoj. Ankaŭ li aktivas en favoro de la liberpenso kaj de la racionalismo.
Poste, César DE PAEPE estas membro de la International Workersʼ Association kaj estro de la kolektivista venko super la subtenantoj de la mutualismo, kiel Henri TOLAIN, ĉe la brusela konferenco de 1868. Kun la anti-marksisma flanko de la disiĝo en 1872, liaj sekvantaj debatoj kun la anarkiistoj de la Fédération Jurassienne – kiel Paul BROUSSE kaj Adhémar SCHWITZGUÉBEL – pri la “Publika Servo Demando”, kondukas lin defendi la neceson havigi sociajn servojn, kiel publika sanservo. Plie, en 1887, li fondas la unuan lernejon por flegistinoj en Bruxelles.
Tial, ke li prosperas post la «Manifest der Kommunistischen Partei» sed antaŭ la Unua Mondmilito, oni neeviteble komparas liajn opiniojn kun tiuj de Karl MARX. Tamen, César DE PAEPE estas rimarkinde neŭtrala pri la demando de perforta revolucio de la proletaro, ĉar li pensas ke malrapida laŭgrada progreso de demokratiaj valoroj kaj de normoj en laborejoj havus paceman efekton. Bedaŭrinde, li mortas pro ftizo je la aĝo de 48 jara, kaj li estas entombigita en Bruxelles.