Grafika Centro Antverpeno

Belga asocio, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Grafika Centro Antverpeno.

Inter la jaroj 1977 kaj 1989, la Grafika Centro Antverpeno estas unu el la oficejoj de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), en ĝia periodo de ekspansia politiko. Cetere ĝia nomo estas ideo de la angla Victor SADLER. Depost ĝia fermo la Flandra Esperanto-Ligo disponas pri propra kompostejo kaj presejo.

Sed la ekesto de la Grafika Centro Antverpeno estas iom hazarda. Verdire, ĉio komencas ĉe la domo de Paul PEERAERTS en Deurne, kiam la Universala Esperanto-Asocio (UEA) instalas tie kompostilon. Ĉar la laboro ĉiam ampleksiĝadas, oficejo estas luprenita ĉe la Arsenaalstraat 5 en Antwerpen, kie la kompostilo estas translokiĝita fine de 1977.

Baldaŭ, la Grafika Centro Antverpeno akiras pli da maŝinoj kaj pli da kunlaborantoj, inter kiuj estas Gerd JACQUES, Manuel HALVELIK, Paul PEERAERTS, Anne TILMONT, Gert VAN TONGERLOO, Bob VENHUIZEN kaj aliaj volontuloj. Tiamaniere, ke en 1982 oni nombras 8 plentempajn deĵorantojn kaj 2 parttempajn, kiuj apenaŭ sukcesas kontroli la senĉesan laboron. Eĉ, por plej multe ekspluati la kompostilojn, estas dungita persono por dumnokta laboro: Guido VAN DAMME.

Dum Decembro 1981, la Grafika Centro Antverpeno translokiĝas ĉe la Frankrijklei 140 en Antwerpen, kie la Institucio Hodler el Nederlando aĉetis prestiĝan domon. Tio ankoraŭ vigligas ĝian ĉeestadon en multe da komercaj aktivaĵoj. Tamen, post iom da tempo, la Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉesigas sian ekspansian politikon, kio hastigas ĝian definitivan fermon.