CLIJSTERS Kim

Belga tenisistino el nederlandlingva esprimo (Bilzen 1983).
• Parencaro: Elke CLIJSTERS (fratino), Leo CLIJSTERS (patro), Brian LYNCH (edzo).
• Plennomo: Kim (Antonie) (Lode) CLIJSTERS.
• Prononco: [ʼkim (ʼantoni:) (ʼlod) ʼklɛjstǝrs].


Sufiĉe potenca kaj talenta tenisistino, Kim CLIJSTERS gajnis 41 turnirojn en unuopa ludo kaj 11 turnirojn en duopa ludo kun la WTA turneo, tiel kiel la Fed Cup por Belgio. Tamen ŝi havas karieron en du tempoj: la unua parto de 1997 ĝis 2007 kaj la dua parto de 2009 al 2012. Inter ambaŭ partoj ŝi fariĝas edzino kaj patrino...

Kim CLIJSTERS ekludas tenison je la 6-jaraĝo. Ŝi lernas unue ĉe la tenisklubo en Diest kaj poste ĉe la trejnocentro de la Vlaamse Tennis Vereniging en Wilrijk je la 13-jaraĝo. Jam, je la 15-jaraĝo, ŝi gajnas sian unuan turniron kun 10.000$ da premio ĉe la Royal Tennis Club Charles-Quint, kion permesas al ŝi kolekti siajn unuajn poentojn en la WTA klasifiko.

Profesie ŝi ludas sian unuan turniron en urbo Antwerpen. Ankaŭ, Kim CLIJSTERS finas la jaron 1999 kun la gajno de sia unua titolo ĉe la turniro de Luksemburgio, ne for de ŝia denaska Belgio. En unu jaro, ŝi progresas de la 409a al la 47a monda rango, pro kio ŝi ricevas la premion WTA Newcomer of the Year.

En 2001, Kim CLIJSTERS estas la unua belga tenisistino atingi finalon el Granda Ŝlemo, okaze de la Internationaux de France. Dankʼal ŝiaj bonaj rezultatoj en tiu turniro, ŝi progresas de la 14a ĝis la 7a monda rango, kion permesas al ŝi esti la dua belga tenisistino en la 10 unuaj mondaj rangoj post Dominique MONAMI. Plie, ŝi finas la jaron en la 5 unuaj mondaj rangoj kaj gajnas la Fed Cup kontraŭ Rusio, apud ŝiaj samlandaninoj Els CALLENS, Laurence COURTOIS kaj Justine HENIN.

En 2002, Kim CLIJSTERS gajnas sian unuan gravan titolon ĉe la WTA Tour Championships, kie ŝi realigas unikan rezultaton kun venkoj kontraŭ Justine HENIN kaj la fratinoj WILLIAMS. Ŝiaj sukcesoj de la sezono 2003 permesas al ŝi grimpi al la 1a monda rango, je la 4a de Aŭgusto en duopa ludo kaj je la 11a de Aŭgusto en unuopa ludo, tiamaniere ke ŝi estas la unua en sia lando en ambaŭ disciplinoj samtempe kaj ke ŝi estas la unua atingi la pinton de la ina tenisado sen venko en Granda Ŝlemo. Kvankam, la jaro 2004 estas malfacila, ĉar ŝi estas serioze vundita je la manradiko, pro kio ŝi planas operacion dum junio kaj ne povas ludi ĉefajn turnirojn.

Je la 10a de Septembro 2005, ŝi gajnas unuafoje turniron el la Granda Ŝlemo, venkinte Mary PIERCE en finalo de la US Open. Jam kvarfoje antaŭe, Kim CLIJSTERS atingis la finalon, sed ŝi ĝis tiam neniam gajnis ĝin. Tiutempe, tio permesas al ŝi enspezi la plej grandan ĉekon en la historio de virina sporto, tio estas 2.200.000$. En 2006 ŝi suferas pro ripetitaj vundoj. Konsekvence, en majo 2007, ŝi decidas haltigi sian (unuan) karieron.

Dum longa tempo Kim CLIJSTERS estis la fianĉino de la aŭstrala tenisisto Lleyton HEWITT. Sed neatendite, ŝi edziniĝas je la 13a de Julio 2007 kun la basketbalisto Brian LYNCH. Fine, ŝi naskas filinon Jada, je la 27a de Februaro 2008.

Je la 26a de Marto 2009 Kim CLIJSTERS anoncas sian revenon en la konkuro. Kun Wild Card (invito) en poŝo, ŝi partoprenas en la usona Granda Ŝlemo US Open kaj gajnas en finalo kontraŭ Caroline WOZNIACKI. Ŝi fariĝas la unusola tenisistino, kiu venkas la fratinojn WILLIAMS dufoje en la sama turniro. Tiu venko estas konsiderata de multnombraj ĵurnalistoj kiel “historia” en la evoluo de la sporto. Fine, ŝi denove progresas en la monda hierarkio, por atingi la 19an pozicion ĉe la WTA, je la 14a de Septembro 2009.

En 2010, ŝi gajnas la US Open kaj la WTA Tour Championships, finante la jaron je la 3a monda rango. En 2011, ŝi sukcesas en la unua Granda Ŝlemo, la Australian Open. Je la 14a de Februaro 2011, Kim CLIJSTERS fariĝas la unua patrino je la 1a monda rango tra la historio de teniso, tamen dum tre mallonga periodo. Poste, ŝi suferas pro ripetitaj vundoj, je la dekstraj manradiko kaj ŝultro interalie. Fine, ŝi decidas definitive haltigi sian karieron post la US Open 2012, je la 20a monda rango.