LOMBAERT Aimé

Belga ĥorestro, komponisto, orgenisto kaj sonorilaristo (Oudenaarde 1945 – Brugge 2008).
• Plennomo: Aimé LOMBAERT.
• Prononco: [eʼme ʼlɔm,bɑ:rt].


Komence Aimé LOMBAERT studas ĉe la Normaalschool en Sint-Niklaas. Poste, li studas ĉe la Koninklijk Conservatorium en Gent, kaj li ricevas la unuan premion en muzika teorio (1966). Konsekvence, li daŭrigas siajn studadojn ĉe la Koninklijke Beiaardschool en Mechelen, de kie li fariĝas laŭreato en 1978. Fine li plibonigas siajn sciojn per privataj lecionoj kun la sonorilaristo Eugeen UTEN.

De tiu momento li havas superplenan karieron! Vere Aimé LOMBAERT estas samtempe instruisto pri muziko ĉe la Algemeen Secundair Onderwijs en Gent, Geraardsbergen, Oudenaarde kaj Wetteren (1963 - 1984), orgenisto en Oudenaarde kaj ĉefo de du ĥoroj (1963-1980). Dum multnombraj jaroj, li estas sonorilaristo de la urboj Brugge (1979-2008) kaj Deinze (1988-2008), dum li ludas koncertojn sur la plej grandaj instrumentoj en la mondo. Ankaŭ li estas sonorilaristo de la urboj Brakel, Damme, Grammont kaj Poperinge (1988-2008). Plie li estas muzika konsilanto ĉe Eurocarillon, internacia asocio de famaj kariljonistoj.

Dum jaro 2000, Aimé LOMBAERT konsilas por la muntado kaj la agordado de 57 sonoriloj ĉe la firmao Clock-O-Matic sur la impona instrumento Pražská Mobilní Zvonohra, la movebla sonorilaro de Petr Rudolf MANOUŠEK.