Belga farmkastelo, situanta en Wallonie, provinco Brabant Wallon.
• Plennomo: Château-Ferme de Moriensart.
• Prononco: [ʃɑʼto - ʼfɛrm ʼdǝ mɔrjɑ̃ʼsar].
• Adreso: rue de Moriensart 9, 1341 Céroux-Mousty.
La Château-Ferme de Moriensart, situanta en kampara medio proksime de la universitata urbo Louvain-la-Neuve, estas farmkastelo valorigita per romanika alarmturo kiu datiĝas de la unua duono de la XIIIa Jarcento.