Belga filozofo, historiisto kaj teologo (Antwerpen 1586 – Affligem 1664).
• Plennomo: Antonius SANDERUS (publike), Antoon SANDERS (private).
• Prononco: [ʼantɔnjus ʼsanderus , ʼanto:n ʼsandǝrs].
Post duagradaj studadoj en filozofio ĉe la Collège dʼAnchin en Douai, Antonius SANDERUS studas teologion ĉe lʼUniversité de Louvain kun Jan VAN MALDEREN kaj filozofion kun Willem HESSELS VAN EST ĉe lʼUniversité de Douai, kie li ricevas licencion en 1614.
Ordinita en Gent, Antonius SANDERUS servas kiel pastro en Sleidinge (1611-1622) kaj en Oosteeklo (1615-1618). Plie li feroce batalas la anabaptistojn en Vlaanderen kun grandaj fervoro kaj sukceso. En 1625 li estas kapelpastro kaj sekretario de la kardinalo Alfonso DE LA CUEVA. Post tri jaroj, tamen, li rezignas tiun okupon por dediĉi sin plene al historiaj kaj sciencaj studadoj. Baldaŭ, li ankaŭ petas la gastamecon ĉe lʼAbdij van Affligem, ĉar li fariĝas tre malriĉa post la publikigado de multnombraj verkoj.
En fama verkisto li latinizas sian nomon, kiel kutime en tiu epoko, en Antonius SANDERUS. Cetere, li skribas pli ol kvardek librojn, plejparte neeldonitaj dum lia vivo. Fine lia ĉefverko, «Chorographia sacra Brabantiae sive celebrium in ea provincia ecclesiarum et coenobiorum descriptio, imaginibus aeneis illustrata» (1659), estas historia libro pri la abatejoj kaj monaĥejoj en Brabant.