TALBOT Jean-Pierre

Belga aktoro kaj instruisto el franclingva esprimo (Spa 1943).
• Plennomo: Jean-Pierre TALBOT.
• Prononco: [ʼʒɑ̃ - ʼpjɛ:r talʼbɔ].


Dum sia adolesko, kiam li estis sporta monitoro sur la strando de Oostende, Jean-Pierre TALBOT estas rimarkita de Jacques VAN MELKEBEKE por lia fizika simileco kun la bildrakonta persono Tintin.

Konsekvence, oni prezentas lin al Hergé, kun kiu li tuj simpatias. Poste Jean-Pierre TALBOT ludas en la filmoj «Tintin et le Mystère de la Toison dʼOr» (1961) sub la direkto de Jean-Jacques VIERNE kaj «Tintin et les Oranges bleues» (1964) sub la direkto de Philippe CONDROYER. En 1967, la tria parto, en kiu li denove devas enkorpigi la faman raportiston, estas planita kaj fine nuligita.

De tiu momento, Jean-Pierre TALBOT ne plu provas ludi en filmo sed komencas profesian karieron en la instruado kaj finas ĝin kiel direktoro de lʼÉcole Libre Roi Baudouin de Spa, antaŭ lia emeritiĝo.

En 2007, li aperas en la elsendo «Quelque chose en nous... de Tintin» sur la RTBF, okaze de la centjarfesto de la naskiĝo de Hergé. En 2008, Jean-Pierre TALBOT publikigas sian aŭtobiografion «Jʼétais Tintin au cinéma», rakontante sian mallongan kunlaboron en la filma industrio. En 2011, laŭ peto de André TAYMANS, li ludas la astronaŭton Frank WHITE en video por la kanzono «Caroline Baldwin» de la muzikgrupo Feel the Noïzz.