HAUTIER Jean-Pierre

Belga komentisto kaj parolisto el franclingva esprimo (Bruxelles 1955 – 2012).
• Parencaro: Fabienne VANDE MEERSSCHE (edzino).
• Plennomo: Jean-Pierre HAUTIER.
• Prononco: [ʼʒɑ̃ - ʼpjɛ:r *oʼtje].


Post studadoj pri radio kaj televido ĉe lʼInstitut des Arts de Diffusion en Louvain-la-Neuve dum la jaroj 1970, li realigas muzikajn aranĝojn por Patrick DUHAMEL, parolisto de la elsendo «Ne cherchez plus entre midi et deux heures». Tiam li debutas sian karieron ĉe Radio Cité, kie li renkontas sian estontan edzinon Fabienne VANDE MEERSSCHE. Poste Jean-Pierre HAUTIER vekas la bruselajn aŭskultantojn sur Bruxelles Capitale dum pli ol dek jaroj.

En 1985, Jean-Pierre HAUTIER estas unu el la fondintoj de la muzika projekto Zinno, grupo en kiu li ludas ĉefrolon kun sia amiko Frédéric JANNIN. Li do registras la diskon «Whatʼs your Name» (kun la partopreno de... Serge GAINSBOURG), elektropop-parodio de filmo kun James BOND. Ĉio estas produktita kun la helpo de du el la kunuloj de la grupo Telex, Marc MOULIN kaj Dan LACKSMAN.

Intertempe li partoprenas en «La Semaine Infernale» (1987) kaj en la «Jeu des Dictionnaires» (1989) kun Jacques MERCIER, Philippe GELUCK, Jean-Jacques JESPERS, Jules METZ, Marc MOULIN kaj Soda. Ekde 1994, Jean-Pierre HAUTIER estas nomumita komentisto de la Concours Eurovision de la Chanson por la RTBF. En tiu tasko, li estas ofte helpata de gefamuloj, kiel Marc DANVAL, Sandra KIM kaj Jean-Louis LAHAYE.

Fine de la jaroj 1990, Jean-Pierre HAUTIER postvenas Claude DELACROIX, kiel direktoro de la radiostacio La Première. Tre eklektika en siaj gustoj, amatoro de roko kaj popo, li enkondukas la klasikan muzikon sur la ondoj. De januaro 2001, li ankaŭ prezentas la elsendon «Bonjour Quand Même», babila programo.