HENIN Justine

Belga tenisistino el franclingva esprimo (Liège 1982).
• Plennomo: Justine HENIN.
• Prononco: [jysʼtin heʼnɛ̃].


Malgraŭ certa malavantaĝo pri alto kaj pezo, Justine HENIN estas unu el la ĉefaj tenisistinoj de la jaroj 2003 ĝis 2008, kiu gajnas 43 turnirojn en unuopa ludo (kies 7 Grandaj Ŝlemoj, 1 ora medalo ĉe la Olimpiaj Ludoj kaj 2 WTA Tour Championships) dankʼal la varieco de ŝia ludo. Tamen ŝi havas karieron en du tempoj: la unua parto de 1999 ĝis 2008 kaj la dua parto de 2010 al 2011. Inter ambaŭ partoj ŝi aperas en kelkaj programoj en la televido...

Kiam ŝi estas kvin jara, ŝi faras siajn unuajn paŝojn sur tenisludejo, proksime de la familia domo. La trejnisto Gabriel GONZALEZ tuj rimarkas la potencialon de la knabino, kiu jam havas perfektan teknikon. Cetere Justine HENIN pasigas sian unuan oficialan provon en konkuro kiam ŝi estas nur ses jara...

En 1995, la morto de ŝia patrino anoncas malfacilan periodon, pri kiu ŝi poste konfidas sin al la gazetaro. Kiam ŝi estas dekkvar jara, Justine HENIN estas trejnita de la belgo-argentina Carlos RODRIGUEZ, kiun ŝi ne plu forlasas. Kaj je 15-jara en 1997, ŝi gajnas Roland Garros Junior, kontraŭ Cara BLACK en finalo.

En 1999 Justine HENIN komencas sian karieron ĉe la profesiaj ludantinoj. Jam, dum ŝia unua sperto ĉe la Belgian Open en Antwerpen, ŝi gajnas en finalo kontraŭ la franca Sara PITKOWSKI. En unu jaro ŝi progresas de la 178a al la 69a monda rango WTA.

En 2001 Justine HENIN daŭrigas sian lernadon kaj akiras ĉiam pli da sperto. Fine de la sezono, ŝi sukcesas en turniroj sur diversaj surfacoj – escepte sur argilo –, kaj atingas la 7an mondan rangon. Plie, ŝi gajnas la Fed Cup kontraŭ Rusio, apud ŝiaj samlandaninoj Els CALLENS, Kim CLIJSTERS kaj Laurence COURTOIS.

En 2002, konscia pri certa stagnado en sia ludo, Justine HENIN decidas muskoli sin por transiri novan stadion, sub la direkto de la famkonata trejnisto Pat ETCHEBERRY en Florido. Konsekvence, ŝi superregas multnombrajn maĉojn el la WTA turneo gajnante Roland Garros (je la 7a de Junio 2003) kaj US Open (je la 25a de Aŭgusto 2003), kontraŭ ŝia samlandanino Kim CLIJSTERS. Ankaŭ, la 20an de Oktobro 2003, ŝi antaŭiĝas Kim CLIJSTERS je la unua monda rango. Je la 31a de Januaro 2004, ŝi aldonas trian Grandan Ŝlemon titolon al sia premiaro, post venko ĉe la Australian Open, kontraŭ Kim CLIJSTERS. Okaze de la Olimpiaj Ludoj, ŝi gajnas la oran medalon je la 21a de Aŭgusto 2004, kontraŭ Amélie MAURESMO.

De 2005, Justine HENIN elektas kaj maloftigas siajn turnirojn por sin antaŭgardi kontraŭ tro multnombraj sanproblemoj, dume ŝi registras duafoje sian nomon en la historio de la venkintoj de Roland Garros post venko kontraŭ Mary PIERCE en finalo. En 2006, ŝi gajnas sian trian titolon en Roland Garros, la WTA Tour Championships kaj finas la sezonon je la unua monda rango. En 2007, ŝi gajnas Roland Garros, la US Open kaj denove la WTA Tour Championships. Tamen, je la 14a de Majo 2008, ŝi anoncas la finon de sia kariero dum gazetara konferenco. Ekde la kreo de la monda ranglisto pri teniso estas la unua fojo ke profesia ludanto forlasas la “scenon” je la supro de la hierarkio.

Je la 22a de Septembro 2009 ŝi anoncas sian revenon en la konkuro komence de la sekvanta jaro. Vundita je la kubuto en junio 2010 Justine HENIN ne povas tuŝi rakedon dum ses semajnoj kaj devas forlasi la somerajn turnirojn. Al tiu momento ŝi estas al la 12a monda rango WTA. Ŝi revenas en januaro 2011 sed medicinaj testoj – post elimino dum la Australian Open – montras ke ŝia vundo estas tre serioza. Konsekvence ŝi emiritiĝas je la 26a de Januaro 2011.

De tiam ŝi okupiĝas pri lʼAcadémie 6ème Sens de Justine HENIN et Carlos RODRIGUEZ. Private, la vivo estas pli komplika, ĉar Justine HENIN edziniĝas kun Pierre-Yves HARDENNE en 2002 kaj eksedziniĝas en 2007. Nun ŝi vivas kun Benoît BERTUZZO, kameristo kaj reĝisoro pri dokumentfilmoj, de kiu ŝi atendas infanon en marto 2013...