Marie-Esméralda

Belga ĵurnalistino kaj princino el franclingva esprimo (Laeken 1956).
• Plennomo: Marie-Esméralda (Adélaïde) (Liliane) (Anne) (Léopoldine) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA), Esméralda de RÉTHY (profesie).
• Prononco: [ʼmari: - ɛsmeʼralda (adela*ʼid) (liʼljan) (ʼan) (leɔpɔlʼdin) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta) , ɛsmeʼralda ʼdǝ reʼti].
• Titolo: Marie-Esméralda DE BELGIQUE en franclingvo, Marie-Esmeralda VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Marie-Esmeralda VON BELGIEN en germanlingvo.


Ŝi estas la plej juna filino de la reĝo Léopold III kaj lia dua edzino Lilian. Plie, Marie-Esméralda havas fraton Alexandre kaj fratinon Marie-Christine, sed neniu el la tri eniras la heredordon de la trono de Belgio. Ŝi ankaŭ estas la duonfratino de Joséphine-Charlotte, de la reĝoj Baudouin I kaj Albert II.

Jam je sia 4a jaraĝo, Marie-Esméralda definitive forlasas la Château de Laeken post la peto de la belga registaro, por transloĝiĝi kun siaj gefratoj kaj gepatroj al la Domaine Royal dʼArgenteuil, proksime de la Forêt de Soignes.

Post studadoj pri Juro ĉe la Facultés Universitaires Saint-Louis de Bruxelles, la princino Marie-Esméralda diplomiĝas pri Socia Komunikado (Ĵurnalismo) ĉe la Université Catholique de Louvain-la-Neuve. Komence ŝi laboras por diversaj magazinoj francaj (kies Le Figaro Magazine) germanaj, italaj kaj hispanaj. Post la morto de sia patro en 1983, ŝi ankaŭ fariĝas prezidantino de la Fonds Léopold III, por la Esplorado kaj la Konservado de la Naturo.

Je la 5a de Aprilo 1998, Marie-Esméralda edziniĝas en London kun Sir Salvador MONCADA, brita sciencisto el hondura origino, kun kiu ŝi havas du infanojn: Alexandra (1998) kaj Leopoldo (2001).

Post la morto de ŝia patrino Lilian en 2002, la princino Marie-Esméralda kaj ŝia frato Alexandre provas vane transformi la Domaine Royal dʼArgenteuil en loko de kunvenoj dediĉita al la memoro de iliaj gepatroj. Sed, la belga registaro decidas alimaniere kaj vendas la bienon al privatulo, Jean-Marie DELWART. Tamen la princino aĉetas la Châlet dʼHinteriss de sia patrino.

Intertempe la princino Marie-Esméralda oferas sian helpon al la Fondation Cardiologique Princesse Lilian kaj al la Cercle Léopold III, franco-belga asocio kreita je la 21a de Julio 2002 por eternigi la memoron de la reĝo Léopold III kaj konigi sian reĝadon.

Dume, Marie-Esméralda ne plu vere laboras kiel ĵurnalistino, depost sia edziniĝo kaj transloĝiĝo al London en 1998. Post biografio de la virintajloro Christian DIOR, ŝi skribas plurajn verkojn pri ŝia patro Léopold III surbaze de multnombraj arkivoj kaj fotoj, kies «Léopold III, mon père» (2001) kaj «Léopold III, photographe» (2006). En tiuj libroj, la princino havas la grandan inteligentecon ne insisti pri “la reĝa demando”, sed prefere reliefigi la intereson de Léopold III por la ekspedicioj, la fotografio kaj la sciencoj.

Fine, la princino Marie-Esméralda estas ekde 2005 la honorprezidantino de Delphus. Tiu asocio laboras por la protekto de la naturo kaj precipe de la situacio de delfenoj en kaptiteco. Ĝi ankaŭ financas programojn da delfenterapio por infanoj kun fizikaj aŭ psikaj misfunkcioj.