RAVEEL Roger

Belga pentristo el nederlandlingva esprimo (Machelen 1921 – Deinze 2013).
• Plennomo: Roger (Henri) RAVEEL.
• Prononco: [rɔʼʒe (*ɑ̃ʼri) ʼrave:l].


De 1933 ĝis 1937 Roger RAVEEL ricevas siajn unuajn lekciojn de Hubert MALFAIT en Deinze. Poste, inter 1942 kaj 1945, li sekvas la kursojn ĉe la Koninklijke Academie voor Schone Kunsten en Gent. Tie ankaŭ li estas instruita de Hubert MALFAIT, kiu lernas al li la teknikojn de Frans HALS kaj de Petrus Paulus RUBENS.

En 1948 li fondas la grupon La Relève kun Jan BURSSENS, Kamiel DʼHAVÉ kaj Pierre VLERICK. Influo de fizikaj kaj teknikaj informoj donas al Roger RAVEEL alian perspektivon pri la mondo. Tial, dum la periodo 1955-1960, lia verko estas precipe abstrakta.

Inter 1960 kaj 1962 li faras studvojaĝojn en Italio. Tiam Roger RAVEEL fariĝas la estro de la Nova Figurado. En 1966, kune kun Raoul DE KEYSER, Etienne ELIAS kaj la nederlanda Reinier LUCASSEN, li kunlaboras al la plafonpentraĵoj en la Kasteel van Beervelde. Poste, la Abstraktado de Piet MONDRIAAN kaj la Ekspresionismo de Vincent VAN GOGH inspiras lin por la kreo de pentrarta stilo, la “nova vizio”. Intertempe, de 1960 ĝis 1973, li instruas ĉe lʼAcademie voor Schone Kunsten en Deinze.

Vere la stilo de Roger RAVEEL estas karakterizita per la miksaĵo inter abstrakta kaj figura pentrado. Kelkfoje li integras realajn objektojn en sia pentraĵo, kiel lignaj litfostoj en «Herinneringen aan het doodsbed van mijn moeder» (1965). Kelkfoje li integras spegulojn en sia laboro, tiamaniere ke la ĉirkaŭaĵo estas parto de sia verko, kiel en «Karretje om de hemel te vervoeren» (1968). Ankaŭ motivoj en brilaj kaj vivaj koloroj estas kelkfoje limdifinitaj kun malhelaj konturoj. En lia imago, eĉ ombro povas esti blanka, kiel la ombro de la tablokruro en la kolora litografio «Tafel met koffiekan» (1970).

En 1976 li kreas grandan murpentraĵon por la metrostacio Mérode en Bruxelles. En 1984, li publikigas la 33 gravuraĵojn de la serio «Genesis», akompanitaj de 33 poemoj de Hugo CLAUS. En 1989 li realigas vastan murpentraĵon en la konstruaĵo de la Loodswezen en Oostende. Sed, ne nur fama por siaj pentraĵoj, Roger RAVEEL ankaŭ faras multnombrajn ceramikojn kaj desegnojn. Okaze de la belarta evento Beaufort 2003, laŭlonge de la belga marbordo, li pentras tramveturilon De Lijn.

Depost 1999, li havas sian propran muzeon en sia denaska urbo Machelen-aan-de-Leie, konstruita laŭ la planoj de la arkitekto Stéphane BEEL. Inter la premioj, li ricevas la Prijs voor de Jonge Belgische Schilderkunst (1960), la Internationale Joost VANDEN VONDEL Prijs (1983) kaj la Gouden Erepenning van Vlaamse Raad (1992). En 1995, Roger RAVEEL ricevas la titolojn de Chevalier de lʼOrdre de la Couronne kaj de Chevalier de lʼOrdre de Léopold, kun la devizo “Wit bewaar steeds je geheim” (tio estas: “Blanka ĉiam konservas sian sekreton”).

Je la 17a de Majo 2009, la pentristo perdas la 96-jara Zulma, lia edzino kaj muzo samtempe. En decembro 2009, Roger RAVEEL denove havas fianĉinon, Marleen DE MUER – instruistino ĉe la unuagrada lernejo en Lotenhulle. Ili geedziĝas la 3a de Februaro 2011...