DE MEYER Leon

Belga arkeologo kaj instruisto el nederlandlingva esprimo (Zelzate 1928 – ? 2006).
• Plennomo: Leon DE MEYER.
• Prononco: [leʼõ ʼdǝ ʼmejɛr].


Ekde 1979 Leon DE MEYER laboras dum multnombraj jaroj kiel arkeologo en Irako. Li estas la ĉefo de la ekspedicio en Sippar-Amnanum, nuntempe Tell Ed-Dêr, kie li malkovras ĉirkaŭ 2.500 argilajn tabuletojn. Vere li estas aŭtoritato pri la kojnoforma skribo kaj la kulturo el Mezopotamio. Plie li kapablas dati la falon de Bābilim, fine de la dinastio Amurrūm, en la jaro 1499 antaŭ Kristo. Post la invado de Irako en 2003 li ankaŭ pledas por la protekto de la arkeologiaj trezoroj en la lando.

En Gent li estas aktivulo en la liberala movado kaj ludas rolon en ĝia nederlandizado. Aliflanke Leon DE MEYER estas profesoro ĉe la Fakultato pri Beletro kaj Filozofio. Intertempe li fariĝas ĝenerala sekretario de la Flandra Komitato por UNESCO. De 1985 al 1993 li estas rektoro de la Universiteit Gent. Fine li ricevas la titolon de barono de la reĝo Albert II en 2000.