BACQ Zénon

Belga biologiisto (La Louvière 1903 – Fontenoy 1983).
• Plennomo: Zénon (Marcel) BACQ.
• Prononco: [zeʼnõ (marʼsɛl) ʼbak].


Li fariĝas Doktoro pri Medicino de la Université Libre de Bruxelles en 1927 kaj Profesoro de la Université de Liège en 1933. Poste, Zénon BACQ restas dum unu jaro en Harvard (1929-1930), havas mandatojn ĉe la FNRS (1931-1939), instruas la bestan fiziologion, la patologion, la ĝeneralan terapion, la farmakologíon kaj la radiobiologíon. Ankaŭ li studas la ĥemiajn transdonojn de la nervaj impulsoj kaj malkovras la eblecojn de kemia protekto kontraŭ la jonizantajn radiadojn.

Plie Zénon BACQ estas valona aktivisto. Li aliĝas al lʼAssociation pour le Progrès Intellectuel et Artistique de la Wallonie, akordas kun la teksto La Wallonie en alerte en 1947 (kiu avertas kontraŭ la adapto de la parlamentaj sidejoj kompare kun la ciferoj de la loĝantaro) kaj subskribas lʼAccord SCHREURS-COUVREUR. En oktobro 1955, li estas parto de la Konstanta Komitato de la dua Congrès Culturel Wallon kaj partoprenas en la Centre Culturel Wallon, fondita en 1956. Li ankaŭ mobilizas sin post la ĝenerala striko de la vintro 1960-1961, estras la Journée de Mobilisation Wallonne en 1969 kaj subskribas La Lettre au Roi, kiu malkaŝas la maltrankvilecon de la Valonanoj kaj Franclingvanoj en 1976.

Laŭreato de multnombraj akademiaj konkuroj, Zénon BACQ trudas sin nacie kaj internacie, kiel la ĉefa specialisto en fiziologio. Inter la premioj, li ricevas la Prix FRANCQUI (1948) kaj la Prix E. CORNEZ (1959), interalie por siaj laboroj pri la toksologio de la militaj gasoj (kiel tiuj uzitaj en Belgio dum la Unua Mondmilito). En 1957, li estas prezidanto de la Scienca Komitato ĉe la United Nations en New-York, por la studado de la efikoj de atomaj radiadoj.

Kune kun cento da sciencistoj, Zénon BACQ estas la iniciatinto de lʼAssociation pour la Diffusion des Sciences (1970-1979), kies celo estas garantii la kvaliton de medicinaj aŭ sciencaj elsendoj kaj permesi certajn kampanjojn por kolekti monon.

Fine, Zénon BACQ estas ankaŭ amatora botanikisto, kiu interesas sin pri la kulturo de rokplantoj kaj pri la mikologio. Cetere li estas prezidanto de la Cercle de Mycologie de la Société Botanique de Liège. En regiono Famenne, li estas la unua, kiu malkovras la oranĝfungon (amanito).